2010-06-17
La 16-an de junio inaŭguriĝis en Zigui-gubernio, Hubei-provinco, suda Ĉinio, la Drakboata Kultura Festivalo, 2010, kaj Kultura Forumo pri Qu Yuan (340 a.K-278 a.K, ĉina fama patriota poeto ) de Du Bordoj de la Markolo Taiwan, Ĉinio. Tio estas la unua ŝtat-nivela Drakboata Kultura Festivalo en Ĉinio post kiam la ĉina Drakboata Festo sukcese enlistiĝis kiel monda nemateria kultura heredaĵo pasintjare. La ĉina Drakboata Festo estas la unua ĉina festo, kiu enlistiĝis kiel monda nemateria kultura heredaĵo.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Chen Ji
|