Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Literatura konkurso Liro-2010
2010-06-17

 

    La Ondo de Esperanto denove invitas ĉiujn dezirantojn partopreni en la tradicia literatura konkurso Liro-2010. Ĉi-jare estas proponitaj du originalaj kaj tri tradukaj branĉoj:

 

    1. Originala prozo

 

    2. Originala poezio

 

    3. Traduko el la angla lingvo: The man who lived for others de Jerome K. Jerome (http://www.esperanto.org/Ondo/Liro10en.htm)

 

    4. Traduko el la franca lingvo: L'ami Joseph de Guy de Maupassant (http://www.esperanto.org/Ondo/Liro10fr.htm)

 

    5. Traduko el la rusa lingvo: Amerikanec de Arkadij Avercenko  (http://www.esperanto.org/Ondo/Liro10ru.htm)

 

    En la originalaj branĉoj (1, 2) oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj, en la tradukaj branĉoj (3, 4, 5) - nur per unu verko.

 

    La originaloj de la tradukendaj tekstoj estas elŝuteblaj en la retejo de La Ondo de Esperanto: (http://www.esperanto.org/Ondo/Liro2010.htm

 

    Sendu kvar tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando). La konkursaĵoj devos atingi la sekretarion antaŭ la 1-a de decembro 2010.

 

    Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso.

 

    Oni povas sendi la tekstojn kaj slipojn rete, en apartaj mesaĝoj, al la adreso sezonoj@yahoo.com. Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj estis publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj konkursoj.

 

    La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La organizanto ĝis la 1-a de januaro 2013 havos la ekskluzivan rajton de la unua publikigo de la ricevitaj konkursaĵoj en La Ondo de Esperanto kaj elektronike. La kopirajto restas ĉe la aŭtoro, kiu konsentas cedi ĝin senpage al la organizanto en okazo de libroforma eldono.

 

Bonŝancon!

 

    Halina Gorecka

 

    sekretario de Liro

 

(el http://www.esperanto.org/Ondo/

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng