2010-06-17
La 7-an de junio la Changyu-a Limigita Investo-Kompanio, speciale rajtigita podetala komercanto de ŜME, oficiale ekvendis arĝentajn brikojn kun poŝtmarka desegno de la Ĉina Pavilono de ŜME en 2010, rajtigite de la Ŝanhaja Buroo de la Monda Ekspozicio kaj sankciite de la Ĉina Poŝta Kompanio (Grupo). La arĝentaj brikoj estis faritaj kaj emisiitaj de la Ĝenerala Filatela Kompanio de Ŝanhajo.
La brikoj el pura arĝento estas pezaj respektive je 88, 188, 388 kaj 688 gramoj kaj emisiitaj kun limigita kvanto je 20 mil, 10 mil, 6 mil kaj 2010, respektive.
Sur ilia surfaco estas poŝtmarka desegno de la Ĉina Pavilono de ŜME kaj sur la dorso -- desegno de lilioj kaj aliaj ornamaj desegnoj, kaj legiĝas ankaŭ la vortoj “Bela urbo, bela vivo” en la ĉina kaj angla lingvoj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua
|