Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Bonvenon al Mongolio -- lando de l’eterna ĉielo!
2010-06-18

    La 6-a Azia Kongreso de Esperanto okazos en Ulanbatoro, ĉefurbo de Mongolio, de la 19-a ĝis la 23-a de junio 2010. Ĝia ĉeftemo estas “Azia Harmoniiĝo per Esperanto!”. Ĝis nun jam pli ol 260 esperantistoj el 30 landoj de la tuta mondo sin anoncis al la kongreso, inkl. de pli ol 20 ĉinaj esperantistoj.

 

    Dum la kongreso okazos KAEM publika kaj ferma, kongresa universitato, konversacioj, ekzamenoj de ILEI\UEA, seminarioj, prelegoj, aŭkcio, oratora konkurso, koncerto, kaj kompreneble, ne mankos internacia kaj nacia vesperoj, ekskursoj antaŭ-, dum- kaj postkongresaj, kaj aliaj multaj programeroj.

 

 

\

 

 

 

    La kongresa lando Mongolio

 

    Mongolio estas vasta lando. Dum multaj epokoj tie formiĝis klasika tradicio de nomadaj kulturo kaj civilizacio. Historiaj kaj kulturaj vidindaĵoj en Mongolio, ekzemple, restaĵ-loĝejoj, tombejoj kaj kriptoj, fajrobloviloj de antikvaj homoj, la ŝtonoj kun surskriboj, urboruinoj kaj arkitekturoj ĝis nun rakontas historion de la antikva epoko. Grandega, alta montaro, densaj arbaroj kaj tajgoj, senlimaj vastaĵoj kaj valoj, granda Gobio kun dezertoj kaj oazoj, diafanaj riveroj, akvofontoj kaj profundaj bluaj lagoj sub eterna kaj blua ĉielo… jen estas bela lando de la mongoloj, nomada popolo. Blankaj jurtoj, paŝtantaj brutoj, trankvilaj homoj, feliĉaj infanoj… jen estas la nuna aspekto de la mongola kamparo.

 

 

 

 

 

    Ulanbatoro, ĉefurbo de la kongresa lando

 

    Ulanbatoro, (antaŭa nomo Urgoo), ĉefurbo de Mongolio, fondita en la jaro 1639, proksime al la antikva mongola ĉefurbo Harahorum, kaj translokita ĉirkaŭ 20-foje tra la valoj de riveroj Orhon, Selenge, Tuul, instaliĝis en la jaro 1778 en la nuna loko kun la nomo Iĥ (iĥ) Ĥuree. En la jaro 1911, Mongolio liberiĝis el sub la jugo de Mancura imperio kaj proklamis la Gvidanton de la mongola budhismo Bogd Gavzandamba Reĝo de Mongolio, sendependa ŝtato. Pro tio la nomo de la ĉefurbo ankaŭ ŝanĝiĝis al Nijslel Ĥuree. Post venko de la popola revolucio en 1921, estis proklamita la Mongola Popola Respubliko en 1924. De tiam la ĉefurbo estas nomata Ulanbatoro “Ulaanbaatar”, kio signifas “Ruĝa Heroo”. Dum la socialismaj jaroj Ulanbatoro plivastiĝis kaj multe prosperis kaj iĝis sufiĉe moderna urbo. Nun Ulanbatoro havas milionon da loĝantoj.

 

    Ulanbatoro estas politika, ekonomia, kultura, eduka kaj scienca centro de Mongolio.

 

 

 

 

 

    Loĝantaro

 

    Mongolio havas 2.6 milionojn da loĝantoj. El ili urbanoj estas 1.6 milionoj kaj kamparanoj 1 miliono. Oni konsideras Mongolion junulara lando, ĉar pli ol 70% de la loĝantaro estas gejunuloj malpli-ol-35-jaraĝaj.

 

    Mongolio estas preskaŭ unuetna lando: pli ol 90% de la loĝantaro estas mongoloj, kiuj konsistas el ĉ. 20 etnogrupoj: halhoj, ojratoj, burjatoj, bargoj, darhatoj, uzemcinoj, caharoj ktp. Nacimalplimultoj (6-7%) konsistas el kazahoj, urjanhoj kaj hotonoj. Ili estas idaro de la turka-tataraj triboj. Nun ili loĝas en la plej okcidenta kaj nord-okcidenta partoj de Mongolio.

 

 

 

 

 

    Lingvo

 

    La mongola lingvo estas aglutina lingvo, kiu apartenas al la grupo de la altaja lingvaro. Ĝenerale, la mongolan lingvon oni dividas je du grandaj partoj: norda kaj suda, kaj je multaj dialektoj. La mongoloj en Mongolio, internaj-mongoloj en Ĉinio, burjat-mongoloj en Burjatio (Respubliko de la Rusia Federacio), kalmuk-mongoloj en Kalmukio (Respubliko de la Rusia Federacio), kaj moguloj en Afganio parolas nordan mongolan, sed daguroj, dunsjanoj, mongoloj kaj bao-anoj en Ĉinio parolas la sudan mongolan lingvon. Nacimalplimultoj, al kiuj apartenas kazaĥoj, urjanĥoj kaj ĥotonoj, parolas la turko-tatarajn lingvojn.

 

    En sia historio la mongoloj verkis kaj uzis ĉ. 10 skribojn (alfabetojn). El ili estas uzata malnova mongola skribo dum ĉ. 1300 jaroj. Alivorte, la malnovan mongolan alfabeton, skribatan de supre malsupren, oni ekuzis ekde la 8-a jarcento de sogdoj , kiuj loĝis inter meza kaj centra Azio. Ekde 1940-aj jaroj oni uzas la cirilan skribon.

 

 

 

 

    Klimato

 

    Mongolio havas kontinento-specifan klimaton, ĉar la teritorio de Mongolio troviĝas for de oceanoj, je la alteco de 1600 metroj super la marnivelo. Tra la lando trapasas la suda limo de la eterna frostigo kaj la norda limo de la centra azia granda dezerto. Mongolio situas en modera klimata zono. Vintro estas malvarma kaj longdaŭra, sed somero -- mallonga kaj varma. La averaĝaj temperaturoj en vintro estas -15-20°C kaj en somero +20+25°C, sed absolutaj temperaturoj atingas vintre -50°C kaj somere +40°C. Vento blovas ne forte, averaĝe 3 m/s, sed povas okazi ankaŭ pli forta blovado: dum printempo kaj aŭtuno ĝi povas atingi 15 m/s kaj pli. Tutjara atmosfera precipitado: 200-220 ml.

 

 

 

 

 

 

    Geografio

 

    Mongolio situas je 1580 metroj super la marnivelo. La teritorion de Mongolio oni dividas je tri latitudcirklaj fiziografiaj zonoj diferenciĝintaj per la geologia strukturo, reliefeco, akvaro, grundo, klimato ktp: la montara (centra kaj norda partoj), la stepa (meza kaj orienta partoj) kaj la Gobi-dezerta (suda parto). En Mongolio ekzistas kvar grandaj montoĉenoj: Altaj (sud-okcidente), Sojon (nord-okcidente), Hangaj (centre) kaj Hentij (nord-oriente).La plej longa el ili estas Altaj-montoĉeno (ĉ.1500 km). La plej alta punkto en Mongolio estas la montopinto Hujten en la montoĉeno Altaj, kiu altas je 4374 metroj super la marnivelo. Sed la plej malalta punkto estas nomata en Esperanto la “Valo de la Blua Lago” (552 m) en Orienta Mongolio. Ankaŭ tie ekzistas la granda stepo Dornijn Iĥ (iĥ) Tal, la Granda Orienta Stepo (250 mil km.kv). La orienta kaj sud-orienta partoj havas tre multe da stepoj.

 

 

 

 

 

 

 

 

    Religio

 

    De antikvaj tempoj mongoloj praktikis samanismon, eĉ nun ĝi estas daŭrigata en foraj lokoj. Sed budhismo la unuan fojon ekpenetris en la landon dum periodo de Hunnu antaŭ 2 mil jaroj, la unua ŝtato sur la mongolia teritorio. Kvankam en la 7-8 jarcentoj budhismo ankoraŭfoje rekomencis disvastiĝi trans la Ujgurio (nun ujguroj loĝas en okcidenta regiono de Ĉinio), tamen ĝi ne sukcesis esti kredo de ĉiuj mongoloj.

 

    Dum la periodo de la Imperio de Cinggis haan kaj liaj posteuloj en Mongolio egalrajte prosperis multaj religioj: Ŝamanismo, Budhismo, Kristanismo kaj Islamo. Sed dum la periodo de Mongola Juana Imperio Hubilaj haan, nepo de Ĉinggis ĥaan, akceptis la hinajanan sekton de Budhismo, kaj ĝi fariĝis la ŝtata religio.

 

    En la 16-a jarcento mongolaj “malgrandaj” reĝoj invitis en Mongolion la Gvidanton de la tibeta mahajana sekto de Budhismo Sodnomghamc kaj donis al li la titolon Dalai-Lamao (Dalaj estas mongola vorto, en Esperanto ĝi signifas “Oceano”). De tiam tibeta religia gvidanto nomiĝas Dalai-Lamao, kiu signifas “Ocean-Lamao”. Pro tio tra la tuta Mongolio ekdisvastiĝis la mahajana sekto de Budhismo, alivorte Lamaismo, kaj ĝi jam fariĝis preskaŭ tutnacia religio. Tamen eĉ nun multaj mongoloj kredas je du religioj, Budhismon kaj Ŝamanismon. Nun Budhismo estas la ĉefa religio en Mongolio (sed ne ŝtata, nek oficiala). Pli ol 90% de la loĝantaro kredas je Budhismo. Tamen en la lando jam multiĝis ateistoj.

 

    En la lastaj jaroj ekpenetras aliaj religioj, ekzemple Kristanismo, Mormonoj, Katolikismo, Bahaa Kredo, Hinduismo, la Oomoto ktp. Nacimalplimulto -- Kazahoj kredas je Islamo.

 

 

 

 

 

 

 

 

    Kulturo

 

    Mongoloj, orient-azia nomada popolo, vivas dum multaj miljaroj sur la vasta teritorio de Centra Azio. Ne nur en Mongolio, sed ankaŭ en aliaj partoj de la mondo ekzistas nomadaj civilizacioj. Samtempe dum sia historio mongoloj akiris mirindan potencon, kaj dum tiu-ĉi tempo ili jam fondis en la mondo grandegan imperion trans du kontinentoj, Azio kaj Eŭropo. Nuntempe nur en Mongolio restas nomada civilizacio konservata bone kaj klasikforme.

 

    La popolo havas antikvan kulturon. Spiritaj kulturoj de mongoloj, ekzemple, popolaj kutimoj kaj moroj, mitoj, legendoj, fabeloj, popolaj eposoj, proverboj, aforismoj, skriba literaturo, popola folkloro, tradicia kredo kaj religio, popola saĝeco, tradiciaj scioj kaj teknologioj estis malmulte pruntitaj de aliaj nacioj, sed ili progresis surbaze de la kulturoj de antikvaj mongolaj triboj. Tradiciaj loĝejoj, vestaĵoj, manĝaĵoj, vivilaro, teknologioj, manlaboroj, kiuj apartenas al la materiala kulturo de mongoloj, perfektiĝis evoluinte sub la influo de la nomada kulturo, vivmaniero kaj naturaj specifikecoj. Tamen la tradicia mongola vivmaniero kaj kulturo relative profunde konservitaj en la nuna globalisma epoko kompare kun aliaj nomadaj popoloj, kulturaj elementoj de Hindujo kaj Tibeto relative multe aperas en Mongolio, ĉar de la antikva tempo en tiu ĉi lando disvastiĝis kaj multe prosperis Budhismo, kiu faris grandan influon al pensmaniero), filozofio, tradicio kaj vivmaniero de mongoloj. Nuntempe en Mongolio jam atingis altan nivelon de progreso ĉiuj ĝenroj de arto, ekzemple opero, baleto, kino, dramo, plastikaj artoj, literaturo, eĉ moderna muziko ktp.

 

 

 
 
 

 

 

    Edukado

 

    La mongolia kleriga sistemo konsistas el antaŭlerneja (infanĝardena), elementlerneja (1-4), mezlerneja (5-9), altlerneja (10-12) kaj universitata, inkluzive de kolegia edukado. Ĝenerala edukado estas senpaga. Pli ol 90% de la loĝantaro estas legosciaj. Nuntempe, en Mongolio funkcias ŝtataj kaj privataj klerigejoj: pli ol 700 ĝeneralklerigaj lernejoj kaj ĉirkaŭ 100 kolegioj kaj universitatoj.

 

 

 

 

 

 

    Mono

 

    Lastaj monŝanĝaj devizkurzoj estas indikitaj sur interretpago de la Mongola Banko.

 

 

 

 

 

(el mongolio.info)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng