Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Fantazia vojaĝo de knabo el Taibei
2010-06-18

de LI ZIHENG

 


Zhang Genglun en la Komuna Pavilono de Ŝanhajaj Entreprenoj 

 


Zhang Genglun en filmado

 


Kontraŭvola forlaso de la pavilono 

 

    “Jen, Ŝanhajo estas multe simila al Taibei,” Zhang Genglun diris kun granda emocio, elirinte el la Komuna Pavilono de Ŝanhajaj Entreprenoj. 9-jara Zhang Genglun el Taibei de Ĉinio lernas en la tria klaso de elementlernejo. Pro tio, ke lia patro eklaboris antaŭ nelonge en ŝanhaja entrepreno, lia patrino kaj li transloĝiĝos al la urbo Ŝanhajo. Por koni Ŝanhajon, kie laboras la patro, historion kaj estontan disvolvon de la urbo, kie ili vivos, la patrino kondukis lin speciale al ŜME kaj unue vizitis la Komunan Pavilonon de Ŝanhajaj Entreprenoj sidantan en la Puxi-a Zono de la ĝardeno de ŜME.

 

    La Komuna Pavilono de Ŝanhajaj Entreprenoj kun la ideologio pri ekologio, mediprotektado kaj kreiveco areas 4 mil kvadratajn metrojn. Tio estas ekologi-mediprotekta konstruaĵo kun saĝeco de ŝanhajaj entreprenoj, urba modo, inteligenta teknologio kaj interreaga spertado. Tie la vizitantoj povas sperti inteligentajn robotojn, reutiligon de regeneritaj materialoj, kuirejon administradatan de roboto, lum-ondan hejmon de estonta familio ktp. La pavilono montras, ke ŝanhajaj entreprenoj aktive traktas la problemojn pri nunaj klimato kaj medio kaj klopodas por krei pli harmonian loĝmedion kun la altigo de la ekonomia disvolviĝo kaj konstruado de la bela vivo en urboj. El la eksponaĵoj en la pavilono estas multaj kreivaĵoj de ordinaraj ŝanhajanoj. Tiuj nov-teknologiaj kaj nov-materialaj fruktoj de aŭdaca kreiveco fantazie montras Ŝanhajon en estonteco sub la interregado de plurmedio kaj partopreno de vizitantoj.

 

    En la pavilono Zhang Genglun pleje ŝatis la sperton de interregado kun multaj vizitantoj en la Rubika Kontrolejo. Kiam la vizitantoj kune aplaŭdas kaj svingas la manojn, spektante filmon en la pavilono, LED-lumoj ekstere de la pavilono ŝanĝiĝas responde kaj per rekta signalo spertigas al la vizitantoj la ĉarmon de la rubika pavilono. Zhang Genglun diris, ke tiun momenton li sin trovis mirinda kvazaŭ Harry James Potter.

 

    La patro diris al li, ke ŝanhajaj pladoj estas ege bongustaj. En la kuirejo administradata de roboto en la tria etaĝo de la pavilono, lia patrino Zhou Xiurou mendis la pladon “kristalaj senŝeligitaj salikokoj” kontraŭ 50 juanoj, la roboto Aike laŭ la proceduro farita de majstra kuiristo: meti oleon, kirladi, aldoni spicaĵojn, kuiri..., kaj en ĉ. 8 minutoj la bongusta plado estis preparita.

 

    La vizito de Zhang Genglun al la Komuna Pavilono de Ŝanhajaj Entreprenoj estis finita, sed li ankoraŭ ne volis forlasi la pavilonon, kaj la bela vivo montrita de la pavilono multe inspiris al li. Lia patrino kaj li ambaŭ esprimis, ke ili jam enamiĝis al Ŝanhajo, urbo plena de vivipovo kaj modo, kaj havas plenan fidon al la nova vivo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng