Inaŭguriĝis en Harbino la 21-a Ĉina Internacia Foiro pri Ekonomio kaj Komerco
2010-06-18
Vizitantoj en la foiro
La 14-an de junio inaŭguriĝis en Harbino la 21-a Ĉina Internacia Foiro pri Ekonomio kaj Komerco. La foiron partoprenas 10 334 komercistoj el 72 landoj kaj regionoj, 41 entreprenoj el la 500 monde potencaj entreprenoj, 237 translandaj kompanioj kaj aliaj eksterlandaj entreprenoj. La foiro kun areo de 85 000 kvadrataj metroj havas 3 000 standojn.