2010-06-18
 |
La inaŭgura ceremonio |
La 17-an de junio okazis en Pekino la inaŭgura ceremonio por la 7-a Ĵurnalisma Esplora Kurso por Afrikaj oficistoj. Ĝin ĉeestas 36 oficistoj el 19 afrikaj landoj.
Tiu ĉi kurso estas kune organizata de la Informa Oficejo sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj la Ministerio de Komerco de Ĉinio, kaj estis organizata ĉiujare de 2004. Ĝis nun ĝin ĉeestis ĉirkaŭ 200 registaraj ĵurnalismaj oficistoj el 48 afrikaj landoj. La aktivado celas fortigi kunlaboron en ĵurnalisma kampo de Ĉinio kaj Afriko kaj akceli tradician amikecon de la du flankoj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua
|