2010-06-18
Litova Esperanto-Asocio invitas vin partopreni ĉiujarajn internaciajn somerajn tradiciajn 46-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET- 46).
Celoj kaj taskoj:
Studi problemojn de Esperanto-movado, elstarigi nuntempajn ĉefajn taskojn de Esperanto-agado, interŝanĝi sperton pri esperantista laboro, perfektiĝi en Esperanto, enhavoriĉe pasigi la tempon.
BET okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio. BET-46 estas dediĉata al 35-jariĝo de litova urbo Visaginas.
Loko:
BET-46 okazos en orientlitova urbo Visaginas, kiu situas 150 kilometrojn for de litova ĉefurbo Vilnius, proksime al landlimo kun Belorusio. En la urbo loĝas 30000 loĝantoj de pli ol 40 naciecoj, do, ĝi estas multnacia urbo. Ĝi okupas 896 hektarojn de areo, el kiuj preskaŭ duono estas belega pinarbaro.
La urbo estas fondita en 1975 kaj estas la plej juna urbo de Litovio. Urbo situas sur bordo de lago Visaginas nur 6 kilometrojn for de fama Ignalina nuklea elektrocentralo, kiu ĉesis funkcii fine de 2009.
La urbon de ĉiuj flankoj ĉirkaŭas belegaj regionaj kaj naciaj naturparkoj de Litovio.
En la teritorio de urbo Visaginas kaj proksime estas 13 lagoj kaj lagetoj kaj ĉirkaŭe je 10 kilometroj de la urbo estas 110 lagoj kaj lagetoj kun diversa grandeco.
Tiu-ĉi regiono pro arbaroj kaj montetoj estas nomata "Litova Svislando" kaj pro abundaj lagoj "Litova Finnlando". Blazono de urbo Visaginas estas arĝenta gruo sur blua fono. Tra Visaginas iras unu el la plej gravaj internaciaj fervojlinioj de Litovio (Sankt-Peterburg - Daugavpils - Vilnius - Varsovio - Berlino).
BET-46 funkcios en moderne kaj bonege ekipita profesia studcentro pri teknologioj kaj entreprenado de Visaginas (str. Festivalio 7) , kie estas luksaj kondiĉoj por laboro de BET-46.
Partoprenantoj de BET-46 libere povos uzi ĉiujn ejojn kaj servojn de la Studcentro (salonoj, aŭditorioj, la plej modernaj teknikaĵoj, muzikiloj, multaj komputiloj kun libera reta aliro, videoekipaĵoj por internaciaj forestaj konferencoj k.s.).
Visaginas estas facile atingebla trajne, buse kaj aŭtomobile. BET-46 ĝuos ĉiuspecan helpon kaj kunlaboron de urba gvidantaro.
Tempo:
BET-46 funkcios la 26-an de junio - la 4-an de julio 2010. Veni al la aranĝo eblas jam la 25-an de junio.
Pliaj informoj ĉe (http://www.aliaflanko.de/zeigkal.php?l=eo&nummer=2815)
(El (http://www.aliaflanko.de) )
Redaktoro: Li Jianhua |