Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Jarlibro 2010 aperis
2010-06-18

    Portreto de Giorgio Canuto malfermas Jarlibron 2010 de UEA, kiu aperis meze de junio. La ŝatata itala jurmedicinisto prezidis UEA de 1956 ĝis sia forpaso en 1960. Lia nomo pluvivas en la nomo de la fondaĵo de UEA, kiu kolektas donacojn por membrigi en UEA esperantistojn en malriĉaj landoj.

 

    En tre persona antaŭparolo la UEA-estrarano Hori Yasuo rakontas, kiel en diversaj okazoj la Jarlibro, precipe ĝia Delegita Reto, utilis kaj helpis al li. "La Jarlibro malfermis novan mondon al mi," li skribis memorante sian unuan sperton pri ĝia utileco en malfrua sabata vespero en Bratislavo.

 

    La daŭran popularecon de la Jarlibro de UEA montras ankaŭ, ke nur 70 membroj de UEA respondis, ke ili ne bezonas la paperan Jarlibron, kiam la Centra Oficejo enketis pri tio inter la membroj, kies retadreso estas konata al la CO. Ankaŭ tiuj, kiuj povas konsulti la retan version de la Jarlibro en reto.uea.org/ http://reto.uea.org/, tamen ŝatas ricevi ĝian presitan version. Asertoj, ke ĝi estas nebezonata malmodernaĵo, evidente ne havas fortan bazon.

 

    La nombro de delegitoj malkreskis. Jarlibro 2009 havis 1735 individuajn delegitojn en 102 landoj, dum la ĉi-jara havas 1679 adresojn en 101 landoj. Estas 50 ĉefdelegitoj, 950 lokaj delegitoj, 104 vicdelegitoj, 31 junularaj kaj 1277 fakaj delegitoj. Krome en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakdelegitoj reprezentas preskaŭ 800 fakojn.

 

    En la unua parto de la Jarlibro, eldonita ankaŭ aparte kiel Gvidlibro 2010, aperas adresoj k.a. informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, pri landaj kaj fakaj asocioj, akademioj, edukaj kaj kulturaj instancoj, bibliotekoj ktp. Apartaj ĉapitroj estas dediĉitaj al radioelsendoj en Esperanto kaj al Esperanto en Interreto.

 

    Fine de la Jarlibro troviĝas du rabatkuponoj de la Libroservo de UEA por tiuj, kiuj faras siajn mendojn paperpoŝte. Kiuj mendas rete, ne bezonas uzi la kuponon. Membroj kun Gvidlibro aŭ Jarlibro rajtas dufoje jare mendi librojn k.a. varojn kun rabato de 10%. Membroj-Abonantoj, Dumvivaj Membroj kaj Honoraj Membroj rajtas ricevi la rabaton je ĉiu mendo.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng