Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Muziko Fado eĥis en ekspozicia centro
2010-06-18


Mariza kantas en ekspozicia centro.

 


Portugalaj aktoroj dancas por animi la atmosferon de koncerto de Mariza. 

 


Mariza, gitaristo kaj tubjulo en“Tero” 

 


Mariza kaj aliaj membroj dankas spektantojn post prezentado. 

 

    La 6-an de junio Mariza, populara portugala kantistino, kantis por la Tago de Portugala Pavilono kaj donis koncerton Tero en la ekspozicia centro tiuvespere.

 

    La koncerto komenciĝis per tradicia portugala muziko Fado, kiu naskiĝinte antaǔ cent jaroj estas influita de afrika kaj brazila muzikoj. Ĝi reflektas la malfermecon de portugala kulturo al la tuta mondo kaj kombinadon de portugala kaj aliaj kulturoj, tial ĝi bone klarigas la temon "Portugalo: Placo al la mondo" pere de la Portugala Pavilono.

 

    Mariza naskiĝis en Mozambiko, tamen ŝia animo naskiĝis en Mouraria, malnova distrikto en Lisbono. Tie ŝi unuafoje aǔdis Fado-kanton, kaj post tiam ŝi okupis sin je Fado. "Mi loĝas en tradicia strato en Lisbono, kaj mi kantas Fadon ĝis nun, per tio mi konas min," memprezentis Mariza. Ŝia unua albumo "Fado en mi" emisiita en 2001 puŝis ŝin sur la internacian scenon.

 

    Akompanate de portugalaj gitaro, originala baso, piano, trumpeto kaj tamburo, Mariza kun alta voĉo en pala malĝojo kantis en la koncerta halo, ŝajne rakontis pri la malnova distrikto en Lisbono posttagmeza kaj pri la meditado de kantanto mem, kio altiris ondojn da aplaǔdoj.

 

    Nomumita de Grammy, "Tero" estas ŝia plej nova albumo, kaj tio estas la unua paŝo de la Fado-reĝino al nova sceno de senlandlima muziko.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 
 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng