2010-06-18 de He Junchang
 En la Nul-karbona Restoracio |
|
 Vizitantoj manĝantaj en la restoracio |
|
 Laborantoj babilantaj en libertempo kaj pri laboro |
En La Plej Bona Praktika Zono Puxi de la ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio troviĝas Nul-karbona Restoracio, dependa de la Nul-karbona Pavilono de Londono. En tiu restoracio originale desegnita oni povas gustumi la bongustaĵojn kaj manĝante spertas persone la koncepton pri nul-karbono. Jen, la seĝoj estas faritaj el restaĵoj de la akvotubo kaj tabloj el kunmetitaj eluzitaj pneŭoj. Oni dekoraciis la plafonon per plastaj boteloj kaj faris la bufeton el medio-protektaj materialoj. Estas interese, ke en somero la restoracio vendas koktel-vinon kaj trinkaĵojn en “glacia glaso”, kiun la klientoj eĉ povas formanĝi post fintrinkado.
Redaktoroj:Zhao Xi kaj Chen Ji
|