Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Mia vojaĝo en Bulgario
2010-06-18

de HAN ZUWU

 


Kongresanoj

 


La aŭtoro salutas la kongreson. 

 


Donaco de ĈFEA al la kongreso 

 


Transdono de la flago de IFEF

 


Kun LKK-aninoj 

 


En la urbo Vraca 

 


Kun s-ino Petia Aleksandrova, prezidantino de LKK  

 


Ĉe la Nigra Maro de Varna 

 


Tri novelektitaj estraranoj de IFEF 

 


Kun la familio de Ivanka

 

 

    Kiel reprezentanto de la Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio -- ĉina landa asocio de IFEF, mi vizitis la rozan landon -- Bulgarion, de la 7-a ĝis la 21-a de majo 2010, okaze de la 62-a kongreso de IFEF en Sofio, ĉefurbo de Bulgario. Post la kongreso mi vizitis la belan ĉemaran urbon Varna. Min forte impresis Bulgario, la bulgara popolo kaj tieaj samideanoj.

 

    En Sofio

 

    Mi atingis la flughavenon de Sofio, la 7-an de majo, je la 21-a horo kaj 55 minutoj, post transflugo en Moskvo, Rusio, kie haltis la aviadiloj de la rusa aviada kompanio Aeroflot de Pekino al Sofio. Ĉe la elirejo de la flughaveno min atendis LKK-anoj s-roj Metodi Markov kaj s-ro Enju Enev. Post amika salutado mi eksciis, ke d-ro Romano Bolognesi, nia prezidanto de IFEF, kaj lia edzino Elisa venis de Italio al Sofio en la sama tempo. Interparolante ni vidis gesinjorojn Bolognesi ĉe la elirejo. Akompanate de du bulgaraj amikoj, mi kaj gesinjoroj Bolognesi estis kondukitaj per taksioj rekte al malsamaj hoteloj -- gesinjoroj Bolognesi al la hotelo Aris kaj mi -- al la hotelo Rusida. De tiam mi estis absorbata en la frateca etoso de Esperantujo.

 

    En la sekvanta tago s-ro Metodi Markov venis al la malmultekosta simpla hotelo Rusida, en kiu mi loĝis por la kongresa semajno, la malgrandan hotelon mi trovis kaj mendis surrete. Poste li gvidis min viziti la akceptejon de la kongreso, kongresejon, kunvenejojn, fervoj-stacidomon kaj aliajn lokojn, por ke mi bone konu la urbon. En la akceptejo mi renkontiĝis kun LKK-anoj -- prezidantino de la landa sekcio de FISAIC s-ino Veselka Kamburova, sekretariino s-ino Rena Georgieva kaj la kasistino s-ino Penka Dilova, ili ĉiuj estas miaj malnovaj konatoj en nia Esperantujo. Posttagmeze mi vizitis la urbon Sofion.

 

    Sofio situas en la okcidenta parto de Bulgario kun la altitudo de 550 metroj super la marnivelo kaj la teritorio kun 1311 kvadrataj kilometroj. Ĝi havas la historion de 7- mil jaroj. Sur la sofia kampo abundas varmaj mineralaj fontoj kun la temperaturo de 21ºC ĝis 42ºC, kun multaj jonoj kaj saloj favoraj al la sano de homoj. En la VIII-a jarcento antaŭ la nova erao ĉirkaŭ la termofontoj aperis antikva traca urbo, konkerita de la romianoj kaj nomita de ili pli malfrue Serdika -- ĝi estas urbo de la serdoj, laŭ la nomo de la loĝigita traca gento. En la XIX-a jarcento estis konstruita la unua fervojlinio en la Balkana Duoninsulo, kiel parto de la fama konata "Orienta ekspreso".

 

    Sofio estis liberigita de la armeo de la generalo Gurko la 4-an de januaro 1878. La mallarĝaj stratetoj kaj la gasaj lanternoj estis konservitaj ĝis la Dua mondmilito. La amerikaj bombardadoj en la milito kaŭzis ruiniĝojn en la centra parto de la urbo. En tiu tempo Bulgario unuiĝis kun faŝista Germanio. Dum la 30-aj kaj 40-aj jaroj de la XX-a jarcento Sofio estis areno de laboristaj strikoj, politikaj mitingoj kaj demonstracioj, sed ankaŭ centro de la kulturo, scienco kaj arto.

 

    Sofio estas ankaŭ la plej granda industria centro de la lando. En ĝi koncentriĝas sisono de la produktado, okono de la loĝantaro, la granda parto de la politika kaj kultura elito kaj ŝtata kapitalo.

 

    La 62-a IF-kongreso

 

    La 62-a kongreso de IFEF estas la kvarafoja kongreso okazinta en Sofio de Bulgario. En la kongreso partoprenis 136 kongresanoj el 16 landoj. La 20-a kongreso okazis en Varna en 1968, la 36-a -- en Slanĉev Brjag en 1984 kaj la 54-a -- en Plovdiv en 2002. La ĉi-foja kongreso plenumis diversajn taskojn.

 

    Dum la kongreso okazis la solena inaŭguro, nepublika komitatkunsido, plenkunsido, solena liturgio en memoro de Sanktoj Kirilo kaj Metodij, fakprelegoj, movadaj aferoj, faka komisiono, terminara komisiono, prezentado de la venonta kongreso kaj fermo. Krome estis interkona vespero, nacia vespero, muzika vespero, adiaŭa vespero, bankedo, balo, duontaga kaj tuttaga ekskursoj. En la plenkunsido estis elektado de la estraro de IFEF. Estis unuanime elektitaj tri novaj junigitaj estraranoj: prezidantino -- s-ino Rodica Todor el Rumanio, vicprezidantino -- s-ino Sylviane Lafargue el Francio kaj sekretario -- s-ro Vito Tornillo el Italio. La kasisto Laurent Vignaud kaj redaktoro Jean Ripoche restas ĉe sia posteno. En la inaŭguro salutis al la kongreso diverslandaj reprezentantoj. Kun la gratulo de ĉinaj fervojistoj la donaco de ĈFEA al la kongreso -- la ĉinstila klozonea vazo estis bonveniga de la bulgaraj amikoj.

 

    En la fermo la flago de IFEF estis transdonita de s-ino Veselka Kamburova el Bulgario al s-ro Ladislav Kovař el Ĉehio. La sekvanta 63-a kongreso de IFEF okazos en la urbo Liberec de Ĉehio en 2011. Laŭ la elekto de la kongresaj landoj, la 64-a IFK en 2012 okazos en Germanio kaj la 65-a IFK en 2013 en Francio. En la neoficiala parolo la nova prezidantino s-ino Rodica Todor proponis al mi: "Ĉu Ĉinio preparos gastigi la 66-an IFK en Ĉinio en 2014? "

 

    En Varno

 

    Post la kongreso mi veturis al la bela ĉemara urbo Varna, invitite de la bulgara fervojistino s-ino Ivanka Stojanova, kiu vizitis Ĉinion en 2006 okaze de la 58-a kongreso de IFEF okazinta en Ŝanhajo, kaj starigis profundan amikecon kun ĉinaj fervojistoj kaj esperantistoj.

 

    Survoje de Sofio al Varna mi spertis la rapidecon de la bulgara fervojo. La ĝenerala situacio de bulgara fervojo similas al tiu en Ĉinio antaŭ kelkaj jaroj. La fervojlinioj kaj ekipaĵoj estas malnovaj pro manko de financa subtenado. Lastajn jarojn la ĉina registaro realigas la reformadon kaj novkonstruadon en la rilata kampo, kaj Ĉinio sendependece projektis kaj mem faris la motorvagonaron Harmonio kun rapideco de 350-380 km/h.

 

    Mi atingis la stacidomon Varna matene post ok-hora veturado en nokto. La distanco inter Sofio kaj Varna estas 543 km. En la kajo min renkontis Ivanka. Ŝi kaj mi konatiĝis en 2005 en Braŝov de Rumanio. Ŝi estas sperta, kapabla kaj aktiva veterana fervojisto-esperantistino. Ŝi kondukis min al sia domo proksime al la stacidomo je 8 minutoj piedire kaj de marbordo je 5 minutoj piedire.

 

    Varna, fondita fare de la helenaj koloniistoj en la 6-a jarcento a.K. kiel la urbo Odessos, estas nomata ankaŭ mara ĉefurbo de Bulgario, ĉar ĝi estas la plej granda marborda urbo de Bulgario.

 

    La Nigra Maro estas interna maro de la Atlantika baseno, inter Eŭropo kaj Azio, ĉe la bordoj de Rusio, Ukrainio, Rumanio, Bulgario, Turkio kaj Kartvelio. Per la Kerca markolo ĝi kuniĝas al la Azova Maro, kaj al la Marmora Maro per Bosporo. Sude de la Marmora troviĝas la Dardaneloj kaj la Egea kaj Mediteranea Maroj. Enfluas gravaj riveroj: Danubo, Dnestro, Suda Bugo, Dnepro, Rioni Kizil-Irmak.

 

    En la sekvantaj tagoj, gvidate de Ivanka, mi vizitis la plej grandan Ortodoksan Katedralon, palacon de kulturo kaj sporto, draman teatron, antikvan turon, muzeon pri historio de Varna, arkeologian muzeon, antikvaĵon Rimski Termi, mararmean muzeon kun muzea sipo-torpedoboato, Draski maran ĝardenon, kie ofte okazas subĉiela prezentado. Multaj infanoj kaj geknaboj kun tradiciaj naciaj vestoj dancas kaj kantas. Gejunuloj prezentas popularan stratan dancon, ludas reformitajn elastajn stilzojn kaj diversformajn ludojn. Gemaljunuloj libere babilas sidante sub la malvarmetaj arboj. La popolanoj vivas en la paca, trankvila kaj harmonia atmosfero, al kiu sopiras la pacamaj popoloj en la mondo.

 

    Dum la neforgeseblaj tagoj ĉe s-ino Ivanka Stojanova mi trovis, ke ŝi estas ne nur bona esperantistino, sed ankaŭ bona dommastrino, kiu bonorde aranĝas la domon kaj lerte preparas diversajn bulgarajn manĝaĵojn. Ĝuante la kuirarton de Ivanka, mi gustumis bongustajn bulgarajn manĝaĵojn, ekz. ŝopan salaton, neĝulinon, musakan, banican, leŝtan, kufletan, lukankan, turŝian, palacinkan, ludenican, someran malvarman supon, alispecajn supojn ktp.

 

    En Bulgario mi ŝatis kontaktiĝi kun ordinaraj popolanoj kaj diversaĝaj bulgaroj, por pli multe konu pri la kutimo, moro, socio kaj reala vivo de bulgaroj. La ĉefa tendenco en Bulgario estas reformado kaj disvolviĝo. La privataj firmaoj kaj entreprenoj multiĝas iom post iom. Ankaŭ Bulgario vizaĝas al ekonomiaj malfacilaĵoj pro la monda financa krizo. Oni ofte plendas pri altaj prezoj de varoj kaj malalta salajro. Mi kredas, ke la ekonomio de Bulgario reboniĝos kun reprospero de la monda ekonomio.

 

    Finaj vortoj

 

    Mia travivaĵo en Esperantujo -- roza lando Bulgario -- donis al mi profundan impreson. La beleco de la lando, la streĉa klopodo de la bulgaraj popolanoj, la gastamo kaj fervoro de esperantistoj estos gardataj en mia memoro. La amikeco inter esperantistoj de Ĉinio kaj Bulgario prosperos por ĉiam.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng