2010-06-21 N-ro 8 de la reta filmbulteno UEAviva montras scenojn el la nombrado de voĉoj pri Komitatanoj B de UEA. La nombrado de 1550 voĉdoniloj okazis en la Centra Oficejo la 1-an de junio kaj laborigis la balotkomisionon kaj la CO-stabon dum pli ol kvin horoj. En la dua parto de la 10,5-minuta bulteno prof. Gotoo Hitosi el Japanio rakontas pri sia vizito al la Biblioteko Hodler lige kun sia movadhistoria esplorado. Emocia estas lia rakonto pri la japana esperantisto Doi Eiichi (1909-1933), kiu iniciatis bonfarajn poŝtmarkojn en sia lando. Prof. Gotoo klarigas, kial Doi estis entombigita ankaŭ en Germanio, kvankam dum sia mallonga vivo li neniam vizitis eksterlandon.
Ankaŭ la Reta Kinejo de UEA daŭre pliriĉiĝas per novaj filmoj. Laste estis aldonita la prelego, kiun Mark Fettes faris en la ĉi-jara aprila Malferma Tago de la Centra Oficejo pri la temo "Esperanto kiel eduka movado". La 40-minuta filmo montras la tutan prelegon, kies mallonga versio aperis en la junia numero de la revuo Esperanto.
UEAviva n-ro 8: www.youtube.com/watch
Prelego de Mark Fettes: http://www.ipernity.com/doc/97850/8079267/
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
Redaktoro: Niu Xueqin |