Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Malalt-karbona Kuirejo en la Sveda Pavilono
2010-06-21

de Ji Ming

 


Sveda Pavilono

 


Koncepta Kuirejo de la pavilono 

 

    Depost la malfermiĝo de ŜME la "Estonta viv-insulo -- koncepta kuirejo" en la Sveda Pavilono ĉiam altiras al si vizitantojn kaj vekis ilian pripensadon pri la estonta vivo.

 

    Centre de la "Estonta vivo-insulo" metiĝas aparatoj ĉiutage uzataj, kiaj akvokrano, kiu povas ŝpari 30% da akvo pere de kelkaj mikro-truoj akvopremo-reduktantaj; la fridujo, kiu povas ŝpari 70% da elektro pro sia frekvenca kompresoro; kaj la bakujo, kiu povas ŝpari 40% da elektro pro sia interno el alojo de aluminio kaj zinko.

 

    Altiris al si rigardojn de vizitantoj ankaŭ la seĝoj kaj tablo inverse pendantaj en la aero kaj diversaj tuboj farbitaj en diversaj koloroj supre ĉirkaŭ la ĉambro. Mikael Ohlsson, la ĝenerala direktoro de IKEA-grupo diris, ke la inversa pendado de tiuj mebloj havas sian aludon, ke oni traktas kaj solvas problemojn per tute inversaj vidpunktoj; kaj tiuj koloraj tuboj simbolas planon pri la konstanta traktado de rubaĵoj "Cirkula Sistemo de Urboj" kaj ankaŭ reprezentas reciproke utilajn kaj komune kunestantajn rilatojn inter homoj.

 

    Ohlsson diris: “Por svedoj kuirejo estas centro de la familio, same kiel por ĉinoj.” Laŭ li kuirejo ne estas simple loko por manĝi, sed ankaŭ estas ejo por interkomunikado de la familianoj. Samtempe ĝi produktas rubaĵojn, eluzitajn akvojn, tial ĝi devas porti sur si la taskon purigi la medion, tiasence ĝi estas miniaturo de la socio.

 

    En la "Koncepta Kuirejo" la projektanto montris por vizitantoj la daŭrigeble disvolvan estontecon, kaj nun iuj ideoj pri la kuirejo jam realiĝis.

 

    Ohlsson opniis: “La familio estas la plej grava ejo por homoj.” Tio tute konformas al la temo de la ekspozicio -- “bela urbo, bela vivo”. Ĝuste pro tio lia grupo, la plej granda detalisto pri mebloj en la mondo, jam de prepara periodo de la ekspozicio, tutforte sin ĵetis en la konstruadon de la pavilono.

 

    “Estas ĝojinde, ke tiel multaj vizitantoj venis al nia "Koncepta Kuirejo", kaj ni esperas, ke pli da 'verdaj revolucioj' komenciĝos de nia ĉiutaga vivo,” diris Ohlsson.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Chen Ji

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng