2010-06-21
La 20-an de junio okazis en Taiwan-markola Konferenca Centro, Xiamen, la dua forumo de Taiwan-markolo, kiun ĉeestis 1700 personoj de la ambaŭ bordoj de Taiwan-markolo, kaj Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, faris paroladon.
Jia diris, ke la forumo estas grava platformo celante interfluadon inter la du flankoj de Taiwan-markolo. Ĝia temo "pligrandigo de popola interfluado, plifortigo de kunlaboro de la du flankoj de Taiwan-markolo kaj akcelo de komuna disvolviĝo" reflektis la pacan disvolviĝon de la rilatoj inter ambaŭ bordoj de Taiwan-markolo kaj la komunan deziron de la duflankaj popoloj.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|