La nombro de vizitantoj de ŜME superis 16 milionojn
2010-06-21
Laŭ informo de la oficiala retejo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME), ĝis la 19-a horo de la 20-a de junio 355.6 mil turistoj tiutage vizitis la ĝardenon de ŜME. La totala nombro de vizitantoj superis 16.59 milionojn post malfermiĝo de la ĝardeno.