Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio -- plej granda "muzeo de sciencoj kaj teknikoj" en Ĉinio (II)
2010-06-21

de XU XIAOQING

 

    Sciencoj kaj teknikoj estas estetikaj

 

La pentraĵo "Scenoj apud Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo" 

 

    La plurmedia pentraĵo en la Ĉina Pavilono "Scenoj apud Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo" estas rezulto de altaj scienc-teknikoj kaj tradiciaj ĉinaj kulturoj en kombino. La pentraĵo kun longeco de 128 metroj estas 30-oble pli granda ol la originala pentraĵo de Zhang Zeduan en la Norda Song-dinastio (960-1127). Helpate de lampoj ĝi vidigas ĉ. 1000 versimilajn homojn, reaperigas prosperajn scenojn kaj naturajn pejzaĝojn de antaŭurbo de Bianliang (nuna Kaifeng), ĉefurbo de la lasta periodo de la Norda Song-dinastio, kaj ambaŭ bordoj de Bianhe-rivero.

 

    Turisto el Shaanxi-provinco Wang Jiang diris: "Estas neatendite, ke sciencoj kaj teknikoj donis al la pentraĵo movsenton."

 

    La Ŝanhaja Monda Ekspozicio estas "konkursejo" de robotoj. Robotoj en la Japana Pavilono estas lertaj en ludo de ĉina popolkanto "Jasmena floro" per violono; tiuj en la Franca Pavilono estas malgrandaj kaj sentivaj, ili eĉ povas ludi tajĝjiĉjŭan-on kaj piedpilkon; tiuj en la Makao-a Pavilono povas paroli en kelkaj lingvoj kaj estas mienoriĉaj; tiuj en la Ŝanhaja Komuna Pavilono de Entreprenoj havas lertecon por kuirado; tiuj en la Aurora Pavilono kapablas danci kaj reciti San Zi Jing (trivorta klasikaĵo) kaj tiu en la Hispana Pavilono estas alta je 6.5 metroj...

 

    André Cointreau, fama profesia edukisto de Francio, diris post vizito de la ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, ke la "saĝaj kaj amindaj" robotoj povas eksciti imagon de junuloj.

 

    En la Japana Pavilono vizitantoj ne nur povas aŭskulti violonoludadon de robotoj, sed ankaŭ povas aprezi scenejan teatraĵon Niponio kunfandantan japanan No-operon kaj ĉinan Kunqu-operon. Estro de la Japana Pavilono diris, ke la teatraĵo enhavas la temon de la pavilono "Sumo de spiritoj kaj teknikoj".

 

    Li opiniis, ke sekve de rapida disvolviĝo de sciencoj kaj teknikoj, kaj de solvo de la problemo pri mediprotekto oni devas atenti problemon pri spirito kaj koncepto de homoj. Li esperas, ke homa spirito devas sekvi la paŝojn de urbanizo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng