Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Plena Verkaro de Zamenhof fariĝis malmultekosta!
2010-06-21

    Plena Verkaro de Zamenhof estas la plej granda eldonprojekto en la historio de Esperanto. Ludovikito (Ito Kanzi; 1918-2005) laboris super ĝi pli ol tri jardekojn, eldonante 57 volumojn kun originalaj kaj tradukitaj verkoj de L.L. Zamenhof, korespondaĵoj k.a. dokumentoj. Kelkaj volumoj jam elĉerpiĝis kaj kelkaj ne estis eldonitaj.

 

    Kunlabore kun Libroteko Tokio kaj Esperantic Studies Foundation la Libroservo de UEA transprenis plejparton de la restantaj stokoj kaj draste malaltigis preskaŭ ĉiujn prezojn. La novaj prezoj estas jam registritaj ĉe la unuopaj titoloj en la reta katalogo de UEA, katalogo.uea.org . Anonco pri ili aperos en la julia-aŭgusta numero de la revuo Esperanto.

 

    La Libroservo de UEA konsilas mendi rapide, ĉar de kelkaj volumoj restas nur malmultaj ekzempleroj.

 

(el UEA)

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng