Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio -- plej granda "muzeo de sciencoj kaj teknikoj" en Ĉinio (III)
2010-06-21

de XU XIAOQING

 

    Sciencoj kaj teknikoj kunligas realon kaj estontecon

 

 

Aŭto sen ellasaĵoj 

 

    Sciencoj kaj teknikoj estas strikte ligitaj kun ĉiutaga vivo de homoj. Tio enkorpiĝas en la zono D de la ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, kie staras multaj pavilonoj de entreprenoj. La Pavilono GM de Ŝanhajo akcentas veturadon. La koncepta aŭto "Yezi" (Folio) ne nur havas eksteran formon de flulinia verda folio, sed ankaŭ ĝia movforto devenas de sunenergio kaj ventenergio, ĝi eĉ povas en imago sorbi karbonan dioksidon kaj ellasi oksigenon.

 

    La Pavilono de la Kompanio Yuanda emfazas loĝadon. Ĝi estas "daŭrigebla konstruaĵo" alte kontraŭtertrema, multe materialoŝpara, energioŝpara kaj tre malmulte konstruorubo-dona.

 

    La Brita Pavilono estas paradizo de semoj. En la pavilono staras pli ol 60 mil akrilaj kavaj stangoj, en kiuj metiĝas diversaj semoj. Oni montras ankaŭ imagon de brita sciencisto pri "estontaj plantoj". Iuj el ili povos formanĝi sin mem por fariĝi petrolo, aliaj povos kapti ŝteliston, triaj povos sendi mesaĝon per poŝtelefono, kvaraj povos izoli sonon, kvinaj povos distingi viruson en la aero…

 

    Yan Feng, ĉefredaktoro de la revuo SCIENCE & VIE kaj profesoro de la fakultato pri ĉina lingvo en Fudan-universitato, opiniis, ke la sciencoj kaj teknikoj montrataj en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio koncernas ne nur nuntempon, sed ankaŭ estontecon. Li diris: "Sciencoj kaj teknikoj devas esti kombino de idealo kaj praktiko, ili ne nur devas esti skrikte ligitaj kun ĉiutaga vivo de popolamasoj, sed ankaŭ devas doni al la homaro esperon."

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 
 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng