2010-06-22
La 20-an de junio Ĉina Ministerio pri Scienco kaj Teknologio, Organiza Komitato de ŜME kaj Konferenco de UN pri Komerco kaj Disvolvo kune okazigis en Wuxi, Jiangsu-provinco la forumon de ŜME kun la ĉeftemo "novigo de scienco kaj teknologio kaj pri urba estonteco".
Ĝin ĉeestis ĉirkaǔ 800 homoj el pavilonoj de ŜME, ĉinaj kaj eksterlandaj lernuloj, reprezentantoj de ĉinaj provincoj, aǔtonomaj regionoj kaj municipoj kaj ĉinaj kaj alilandaj ĵurnalistoj.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|