Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Personecaj pasportoj de ŜME debitataj
2010-06-22


ŜME-pasportoj 

 


Vizitantoj atendas sigeladon en Iraka Pavilono. 

 

    Lastatempe ŜME-pasportoj estas en granda postulado, eĉ neakireblaj en multaj koncesiitaj butikoj de ŜME. Nun personecaj pasportoj de ŜME plikarakteraj kaj plimemorindaj havas grandan debiton en ŜME. Mi spertis la proceson aĉeti kaj prilabori la pasporton.

 

    Apud la Japana Industria Pavilono granda panelo kun vortoj "personecaj pasportoj de ŜME" altiris multajn atentojn. Tie la pasportoj estas malsamaj ol la antaǔaj, krom kvorilo kaj sigelopaĝoj, kaj ankaǔ nomoj, fotoj kaj naskiĝtagoj de vizitantoj estas presitaj sur titolopaĝo. Je la 12-a horo mi pagis kaj registris miajn personajn informojn ĉe giĉeto, kaj viciĝis laǔ numero. La fotejo estas simpla kun du ciferecaj fotiloj kaj du blankaj tabuloj kiel fono. Klak, mi estas fotita. Laboranto diris al mi, ke mi povos akiri mian pasporton post unu horo.

 

    Mi informiĝis, ke en mallonga mateno 300 pasportoj estis venditaj. Krom vendejo apud la Japana Industria Pavilono, oni ankaǔ povas aĉeti ilin apud la Pavilono de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. La prilaborado de la pasportoj estas elasta, ke familianoj aǔ geamantoj povas fotiĝi kune. La prezo estas adekvata, ke unu pasporto memkostas 30 juanojn kaj por prilaborado 20 juanojn.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng