Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ai Qi, ĉina junulino en la Norvegia Pavilono
2010-06-22

de REN YONG

 

Ai Qi en Norvegia Pavilono  

 

    En la Norvegia Pavilono de ŜME mi renkontis Ai Qi, klarigistinon de la pavilono,tiam ŝi estis en ruĝa uniformo kaj prezentis la pavilonon al vizitantoj.

 

    22-jara Ai Qi naskiĝis kaj kreskiĝis en Pekino. Post sia diplomiĝo el supermezlernejo, ŝi venis al Osla Universitato por lerni matematikon kaj fariĝis la unika ĉin-devena studentino de la fako. En libera tempo Ai Qi rakontis Ĉinion al siaj geamikoj, kaj rapide ŝi ekŝatis la naturajn pejzaĝojn de Norvegio. Ŝi diris: “Vi tute ne povas imagi, ke ie ajn vi estus en Oslo, kaj nur post 20-minuta biciklado vi jam povus esti en arbaro. Estas mirinde, ke la urbo sin trovis en sino de arbaro.”

 

 

Ai Qi prezentas la pavilonon al la vizitantino.(Foto: de Chen Ji) 

 

    Depost 2008, kiam Norvegio decidis sinaliĝi al la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, Ai Qi delonge zorgis pri la informoj pri la preparado. Julie de 2009, el televido Ai Qi konis, ke la Norgevia Pavilono estas dunganta laborantojn, ŝi tuj sendis al la oficejo sian sinprezenton, kaj post du-fojaj vid-al-vidaj ekzamenoj, ŝi sukcesis pro sia lerteco en la lingvoj ĉina, angla kaj norvegia en la ekzamenoj kaj venis al Ŝanhajo antaŭ la malfermiĝo de ŜME.

 

 

Norvegia Pavilono 

 

    Ai Qi ŝatas la konstruan stilon de la Norvegia Pavilono, laŭ ŝi la pavilono enkorpigis tute distingajn vivokonceptojn de norvegoj. Anstataŭ ŝtala strukturo la Norvegia Pavilono kun 1 900 kvadrataj metroj aplikis lignan desegnon. 15 arbo-modeloj el arbaro de Norvegio kun siaj grandaj trunkoj subportis la blankan tegmenton, oni dekoraciis la trabon per ĉinaj bamburpecoj gravuritaj.

 

Norvegia Pavilono en nokto 

 

    La pavilono kun temo “Donaco de la naturo” dividiĝis en 5 partojn, nome Nebulo, Marbordo, Arbaro en Urbo, Markoloj kaj Golfoj kaj la Norda Poluso, prezentante al la vizitantoj diversajn pejzaĝojn de la lando. Pri la trajto de Novergio Ai Qi diris: “En nia pavilono anstataŭ valoraĵoj aŭ altteknikaĵoj ni per delikata desegno prezentas al vizitantoj la distingojn de Novergio. Ekzemple la ŝtonetoj marketritaj sur la vojo de la zono Marbordo estis transportitaj de plaĝoj de Norvegio, kaj en zono de Arbaro en Urbo oni sternis la plankon per bambuopecoj en arbofolia formo; kaj en la zono de la Norda Poluso oni povas vidi galcion 10-jaran kaj spurojn de 3-jara polusa urso.” Fakte Ai Qi pli ŝatas la noktan pavilonon. Post la 7-a vespere, “norda lumo” konjektiĝis sur blanka plafon-volbo en la pavilono, eksonis la muziko verkita de ensemblo Sekreta Ĝardeno por ŜME kiel kuranta akvo, kaj samtempe aperis en 110 ekranoj muzikistoj ludantaj kaj kvietaj pejzaĝoj pri la Norda Poluso, tiam la pavilono ŝanĝiĝis en “arbaron en fabelo”. Norvegio kelkfoje estis elektita de UN kiel la plej konvena porloĝada lando. En la kolektado de bondeziraj vortoj fare de la pavilono por ŜME norvegoj skribis: “Verda tero ĝojigas infanecon”, “Feliĉo signifas, ke oni povas trovi arbojn por grimpado”, “Nia nuna agado decidos nian estontecon”.. .Tiuj simplaj vortoj kunportas la profundan komprenon pri la naturo kaj feliĉo de ordinaraj norvegoj. “Fakte, se ni amike traktas la naturon, ni povos vivi kiel norvegoj. Certe venos la tago!”

 


Iu knabo trinkas la pluvo-akvon traktitan per akvopuriga aparato

  


Iu knabo enspiranta la freŝan aeron produktitan de aparatoj ĉe la enirejo de la pavilono  

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Chen Ji

 

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng