2010-06-22 Matene de la 19-a de junio okazis la inaŭguro de la 6-a Azia Kongreso de Esperanto. Laŭdire ĉeestis 250 esperantistoj el 30 landoj de ĉiuj kontinentoj escepte de Afriko. Iu grupo kun pli ol 20 membroj el Eŭropo venis per la Trans-Siberia Fervojo.
Salutis la kongreson la ĉefministro de Mongolio, per anstataŭanto voĉe kaj interpretite. La kongresa libro tamen aperis en la sekvanta tago, por inkluzivi la tekston de la saluto.
Posttagmeze estis kelkaj sesioj, kaj vespere estis Nacia Vespero. La Vespero okazis en aparta teatro, kaj estis dancoj, kantoj kaj akrobataĵoj de laŭnome milita akademio mongola pri dancado kaj kantado. Krome estis pianokoncerto de mongola samideanino.
(Sibayama el Ulanbatoro)
Redaktoro: Liu Zijia |