Nova ambasadoro de Germanio en Rusio -- denaska esperantisto
2010-06-22
La ĵurnalo Moskovskij Komsomolec publikigis intervjuon kun la nova ambasadoro de Germanio en Rusio Ulrich Brandenburg, kiu menciis, ke li estas denaska kaj plu aktiva esperantisto:http://www.mk.ru/politics/article/2010/06/18/510818-gerr-iz-germanii.html (en la rusa lingvo). Lia antaŭa posteno estis ambasadoro de Germanio ĉe NATO.