Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Japana "ŝipo portanta senditojn al Tang-dinastio" venis al Ŝanhajo
2010-06-22

 

La refabrikita ŝipo malrapide veturas en la kajon Shiliupu. 

 

    Antaŭ pli ol mil jaroj lignaj ŝipoj portantaj senditojn al Tang-dinastio (618-907) unu post alia venis de Japanio al Ĉinio por interŝanĝi kulturon. Vespere de la 9-a de junio refabrikita ŝipo laŭ originala formo de la ŝipo portanta senditojn al Tang-dinastio malrapide veturis en la ankrejon n-ro 1 de la kajo Shiliupu de Ŝanhajo sub eskorto de du patrolŝipoj. La ŝipo veturis en la ĝardenon de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio la 12-an de junio.

 

    Laŭ konigo, la refabrikita ŝipo ekveturis de japana Osako la 8-an de majo, veturadis laŭ la vojo veturinta al Ĉinio en Tang-dinastio kaj atingis Ŝanhajon.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng