2010-06-23
 |
Liu Yandong (la dua de dekstre) spektas prezenton. |
Vespere de la 21-a de junio ĉina ŝtata konsilanto Liu Yandong spektis en Pekino prezenton de la 2-a Araba Arta Festivalo. La festivalo havas en si prezenton de ĉinaj kaj arabaj artistoj, ekspozicion pri sintezaj artoj kaj Ĉina-Araban Kulturan Forumon.
Antaŭ la prezento Liu Yandong intervidiĝis kun estroj de delegacioj el arabaj landoj partoprenantaj la festivalon. Ŝi esperas, ke la festivalo akcelos interkomprenon inter ĉina kaj arabaj popoloj kaj antaŭenpuŝos pluan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj arabaj landoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|