Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Tomiyo Yamada en kimono bonvenigis "senditojn al Tang-dinastio"
2010-06-23

Tomiyo Yamada kaj Ken Watanabe (dekstre)

 

    La 11-an de junio la kajo Shiliupu en Ŝanhajo de Ĉinio akceptis "ŝipon portantan senditojn al Tang-dinastio" kaj amason da senditoj sur ĝi. Inter bonvenigantaj homoj ĉe bordo de la kajo estis virino en kimono, kiu altiris rigardon de la homamaso. Ŝi estas Tomiyo Yamada, speciala delegito de la Monda Ekspozicio por la ĵurnalo Shanghai Morning Post.

 

    Informiĝinte, ke la "ŝipo portanta senditojn al Tang-dinastio" okazigos benan ceremonion en Ŝanhajo, Tomiyo Yamada proponis, ke ŝi iru en kimono bonvenigi la ŝipon en la kajo de Ŝanhajo.

 

    Tiutage ŝi vestis sin en safirkolora kimono kun floretaj desegnoj kaj zono kun kremkolora banto, getaoj kun iom dikaj plandumoj kaj portis en sia mano mansaketon kaj blankan sunombrelon... Kiam ŝi aperis ĉe la kajo, multaj turistoj direktis sian fotilon al ŝi.

 

    Post la bena ceremonio Ken Watanabe, amika ambasadoro kaj fama japana aktoro, eliris el la ŝipo. Tomiyo Yamada tuj iris renkonte al li. Ŝi donis al li gazeton Semajno de Monda Ekspozicio kaj diris al li: "Informiĝinte, ke vi partoprenos en aktivado de la Japana Pavilono Shanghai Morning Post eldonis specialan numeron por Japanio. Mi estas speciala delegito de la Monda Ekspozicio por la ĵurnalo kaj bonvenigas vin al la Ŝanhaja Monda Ekspozicio."

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng