Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kastelo Greziljono preparis interesan someron
2010-06-23

    Kastelo Greziljono plu evoluis kaj preparis interesan someron.

   La konata Esperanto-kastelo Greziljono (Grésillon) en okcidenta Francio paŝas antaŭen. En majo ĝi reakiris sian juran personecon, perditan antaŭ jaroj pro ŝanĝitaj leĝoj. Ĝi daŭre estas kooperativo, t.e. neprofit-cela firmao posedata de esperantistaj akciuloj.

 

    Fine de majo ĝiaj kelkcent societanoj elektis novan komitaton, unuafoje ankaŭ asociajn membrojn. Vidu la novajn komitatanojn: http://gresillon.org/spip.php?rubrique6

 

    Tiuj celas malfermi la kastelon al publikaj instancoj, ĉar la nuraj e-istoj ne povas vivteni ĝin. Tamen la kastelo (Kulturdomo de Esperanto) celas servi ĉefe al la esperantista komunumo.

 

    Kun siaj 55 litoj kaj granda kampadejo, ĝi ŝatus gastigi viajn Esperanto-aranĝojn. Esperantistoj luas ĝin por privataj aŭ asociaj festoj dum semajnfino aŭ pli longe.

 

    Nun plej gravas venigi multajn gastojn kaj lernantojn al la kastelo dum la somero. 25 volontuloj engaĝiĝis por proponi al la esperantistaro kaj komencant-aro riĉan programon dum kvar plenaj semajnoj inter la 17-a de julio kaj 14-a de aŭgusto.

 

    Tiu inkluzivas kursojn en tri niveloj kaj allogajn aktivaĵojn pri arto, sporto, scienco.

 

    Programo: http://gresillon.org/spip.php?rubrique8

 

    Instruantoj: http://gresillon.org/spip.php?article45

 

    Animantoj: http://gresillon.org/spip.php?article46

 

el Ret-inf

Redaktorino: Chen Ji

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng