Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Julio
2010-06-23

    01-07: FREŜO - Frusomera Renkontiĝo de Esperantistoj Ŝtantaj Olŝinon en Olsztyn, Pollando. Tradicia E-aranĝo kun riĉa ripozprogramo kaj premioj dum ĉiutagaj kvizoj. adr.: Elżbieta Frenszkowska, ul. Orłowicza 35 m 5, PL-10-684 Olsztyn, Pollando. TTT-paĝo: www.esperantowolsztynie.pl.tl, retpoŝto: efrenszkowska@wp.pl.

 

    01-10: Internaciaj Esperanto-Tagnoktoj, IET-2 en Tarĥankut, Ukrainio. Unika anguleto de Krimeo ĉe la Nigra Maro. Senhomaj puregaj plaĝoj, diafana akvo, Esperanto-aleo en unika subakva muzeo, ideala loko por familioj kun infanoj, loĝado en komfortaj ĉambroj aŭ en tendoj, baseno en la bazejo. En la programo: ekskursoj, E-kursoj, koncertoj vesperaj kaj noktaj (ĉe lignofajro), spektakloj. * Jefim Zajdman, retpoŝto: jefim_z@mail.ru, TTT-paĝo: http://esperanto.net/iet2010. tel.: +3-096-483-8585.

 

    02-04: Internacia Amika Renkonto de Fervojistoj en Pécs (Hungario), la ĉi-jara kultura ĉefurbo de Eŭropo. * Sutka István, retpoŝto: sutka@emitelnet.hu. tel.: +36-77-454464.

 

    02-06: Hispana Kongreso de Esperanto en la bela kaj historia urbo Santiago de Compostela, fama pilgrimloko. * Hispana Esperanto-Federacio, TTT-paĝo: www.esperanto.es, retpoŝto: lourenzokuin@hotmail.com.

 

    02-10: SES 2010 - Somera Esperanto-Studado en Piešťany, Slovakio, kun 3-a renkontiĝo de lernu!-uzantoj. Antaŭtagmeze lernado, posttagmeze ekskursoj, vespere amuziĝado, seminario "Flugiloj de malfacila vento" kaj ekzameno de Komuna Eŭropa Referenckadro. adr.: Peter Balaz, Viťazna 840/67-A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio. TTT-paĝo: http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/, retpoŝtoj: esperanto666@gmail.com, ses@lernu.net.

 

    03-08: 17-a Internacia Medicina Esperanto-Kongreso, IMEK, en Hodmezővasarhely kaj Szeged, Hungario. * Katalin Faragó, retpoŝto: farago.kata@espmed.hu. tel.: +36-62-241654, kaj +36-30-3564202.

 

    04-11: V-a Internacia Junulara Arta Festivalo, I-a parto en Sozopol, Bulgario. * Lasto Nikov, Bul. "Slivnitsa" 284, BG-1202 Sofio, Bulgario. tel.: +359 2 983 50 84, +359 888 031350, +359 899 882261. retpoŝto: lasto@mail.bg.

 

    07-11: Grandpoluja Esperanta Somero, GES' 2010, en Wagrowiec/Poznań, Pollando. La unua E-renkontiĝo apogata de lokaj instancoj, kaj renkontiĝo kun JoMo. * Franciszek Witucki, ul. Rynek 22, PL-62-100 Wagrowiec, Pollando. retpoŝto: fr.witucki@onet.pl.

 

    10-11: Valencia Kongreso de Esperanto en la ĉarma vilaĝo Cheste, Hispanio, kun postkongreso en Valencio mem. * Valencia Esperanto-Federacio, Augusto Casquero de la Cruz, Avenida Burjasot 29 a-31, ES-46009 Valencia, Hispanio. retpoŝto: augustocasquero@gmail.com.

 

    10-24: Malkovru Ukrainion! Nekutima renkontiĝo en Ukrainio: sen kursoj, nur ekskursoj! MiaMU-1 estas la unua en la serio "Malkovru Ukrainion". Ĝi okazos en la ĉefurbo Kievo kaj en Jalto (suda bordo de Krimeo). * Mikaelo Lineckij, TTT-paĝo: www.lineckij.kiev.ua/miamu, retpoŝto: oi-centro@ukr.net.

 

    11-17: 43-a Konferenco de ILEI en la hotelo Canimao, Matanzas, Kubo. retpoŝto: info@ilei.info; TTT-paĝo: www.ilei.info/agado/Kubo.php.

 

    11-18: Internacia Junulara Lingvotendaro, IJL, en Jászberény, Hungario. Matene lernado, posttagmeze ekskursoj kaj plaĝumado. *Harnyos Ferenc, retpoŝto: hferenc@pr.hu, TTT-paĝo: http://ijl.atw.hu/eo.html.

 

    13-21: Someraj kursoj en Lesjofors, Svedio. Kursoj je kvar niveloj en E-kursejo, meze inter Stokholmo kaj Oslo. Ankaŭ kursoj pri esperantologio, tradukado de kantoj k.a. Lesjofors estas trankvila vilaĝo apud lageto inter vastaj altaĵaj arbaroj. Bela somera aŭ vintra feriejo. adr.: Esperanto-Garden, SE-680 96 Lesjofors, Svedio. tel.: +46-(0)590-30909. TTT-paĝo: www.esperanto.se, retpoŝto: kurs.egarden@esperanto.se.

 

    15-18: Remado sur la rivero Brda kaj lagoj Charzykowskie kaj Karsińkie en Pollando. TTT-paĝo: http://remado.esperanto.org.pl/, retpoŝto: czykota@gmail.com.

 

    17-23: Internacia Esperanto-Konferenco, IEK, kultura kaj turisma semajno en Herzberg, Germanio, organizata de E-Centro Herzberg, kun la temo ''Kial Esperanto estas revolucia lingvo?'' 47-a Studsesio: Klerigmoduloj: literaturo, kulturo, interlingvistiko, metodiko. adr.: Peter Zilvar, Grubenhagenstr. 6/8, DE-37412 Herzberg, Germanio. TTT-paĝo: http://osiek.org/osiek/, retpoŝto: esperanto-zentrum@web.de.

 

    17-24: 95-a Universala Kongreso en Havano, Kubo. Kongresa temo: Interproksimigo de kulturoj. TTT-paĝo: www.uea.org/kongresoj/uk_2010.html.

 

    17-24: 41-a Internacia Infana-junula Kongreseto en Havano, Kubo. Infanoj kaj junuloj amuziĝas en hotelo Acuario (en la kvartalo Marina Hemingway, municipo Playa), ĉe la okcidenta rando de Havano, dum iliaj gepatroj ĝuas la UK-on. Ni akceptas ĉiun aĝon; tre junaj infanoj venas kun akompananto; junuloj povas iĝi helpantoj. adr.: Bert Schumann, 9 rue Couradin, FR-35510 Cesson-Sevigné, Francio. TTT-paĝo: http://bertosch.free.fr/iik2010/, ret-poŝto: bertox@free.fr.

 

    17-24: Someraj kursoj en kastelo Grezijono, Baugé, Francio. Semajno de astronomio, dancoj/kantoj, tajĝiĉjŭano kaj kursoj en tri niveloj. adr.: Kulturdomo de Esperanto, Chateau de Grésillon, FR-49150 Baugé, Francio. TTT-paĝo: http://gresillon.org/spip.php?rubrique8&lang=eo, ret-poŝto: kastelo@gresillon.org.

 

    23 jul-06 aŭ: 8-a SOMERE en Jünkerath, Germanio. Ĝuu la someron en EsperantoLando! Feriado en la naturo, promenoj, ekskursoj, prelegoj, kursoj, diskutoj, lingvo-kursoj kaj agrabla internacia etoso. adr.: EsperantoLand e. V., Lu Wunsch-Rolshoven, Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus, DE-10551 Berlin, Germanio. TTT-paĝo: www.esperantoland.org/somere/, ret-poŝto: lu.esperantoland@gmx.de.

 

    24-31: 66-a IJK, Internacia Junulara Kongreso, en la alloga kampadejo Los Cocos, en Jibacoa, Santa Cruz del Norte, sur la norda marbordo de Kubo, 45 kilometrojn for de Havano, meze de la vojo de Havano al la banloko Varadero. Temo: Interkompreniĝo de popoloj. TTT-paĝo: www.tejo.org/ijk/2010.

 

    24-31: 5-a Somera Arbara Lernejo (SALO-5) en Herzberg, Germanio.

 

    24-31: Someraj kursoj en kastelo Grezijono, Baugé, Francio. Semajno de muziko, spektakloj, kantoj/dancoj, tradukoj kaj kursoj en 3 niveloj. * (v. 17. jul).

 

    24 jul-01 aŭ: 43-a Internacia Esperanto-Feriado kaj 1-a Filma Esperantista Feriado en Szczawno Zdrój, Pollando. Daŭrigo de feriado okazanta en Międzygorze en 1965-1990 kaj poste en aliaj sileziaj ripozlokoj. Riĉa turisma programo kaj diversgradaj kursoj, filmoj kaj prelegoj de Roman Dobrzyński. adr.: Silezia Esperanto-Asocio, ul. Dubois 3/1, PL-50-208 Wrocław, Pollando. TTT-paĝoj: vroclavo@poczta.onet.pl, http://vroclavo.republika.pl/.

 

    25-31: Teatro-staĝo laŭ la rusa metodo en Minsk, Belorusio. Dusemajna intensa trejnado kun multaj instruistoj kaj diversaj kursoj: improvizata teatro, scena esprimado, ritma dancado, parolprononco, kantado, biomekaniko. adr.: Morgaŭ la Printempo (Demain le Printemps), 14 rue de la Tour d'Auvergne FR-75009 Paris, Francio. tel.: +33(0)1 42 81 33 96. Skajpo: dlptheatre. TTT-paĝoj: morgau.la.printempo@gmail.com, www.morgaulaprintempo.org.

 

    25 jul-08 aŭ: 32-a REF, Renkontiĝ de Esperantaj Familioj en Stara Sušica, Kroatio. Renkontiĝo por familioj en kiuj Esperanto estas regule uzata. adr.: Vanja Radovanović, Daša Filipčić, Paljetkova 8, HR-10110 Zagreb, Kroatio. ret-poŝto: vanja.radovanovic@ericsson.com, TTT-paĝo: www.esperanto.hr/ref.htm.

 

    30 jul-03 aŭ: MELA, MEmzorga LAg-umado en Délegyháza, Hungario. Vidu ankaŭ 9-16 aŭg. * Antaŭ MELA tel.: +36-30-2097864, dum MELA +36-30-2752068 kaj +36-30-2097864. TTT-paĝo: www.krokodilo.de/mela/mela.php.

 

    31 jul-07 aŭ: Someraj kursoj en kastelo Greziljono, Baugé, Francio. Semajno de teatro, muziko, bindado, brazilaj dancoj kaj kursoj en 3 niveloj. * (v. 17. jul).

 

(el Esperanto)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng