Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Direktoro de Japana Pavilono: Monda Ekspozicio ŝanĝas Japanion, urbanizado devas atenti homan animon
2010-06-23

de XU XIAOQING

 


Japana Pavilono

 


Roboto ludanta violonon

 

    Intervjuite de raportisto, Noriyoshi Ehara, direktoro de la Japana Pavilono diris, ke en la procezo de urbanizado, oni devas pli multe atenti la "animan disvolvon" de homoj.

 

    Noriyoshi Ehara diris, ke de 1970 kiam okazis Osaka Monda Ekspozicio ĝis nun, Japanio ŝanĝiĝis multe pro la urbanizado, kaj trapasis "tri periodojn" -- disvolvo de scienco kaj tekniko, atento de medio-protektado kaj atento de homa animo.

 

    Li diris, ke la ĉeftemo de la Osaka Monda Ekspozicio estas "homaj progreso kaj harmonio". En tiu Monda Ekspozicio, oni ĉefe emfazis ekonomian disvolvon, tiam la japana popolo strebis por senĉesa iniciato de scienco kaj tekniko. "Rapida disvolvo de tekniko certe pliriĉigis la japanan popolon kaj ŝanĝis ilian veston, manĝaĵon, loĝ-kondiĉon kaj vojaĝ-manieron. Ekzemple, leviĝis nova manĝaĵa kulturo inkluzive de tujrestoracio, la vesto fariĝis facila kaj havis personecon, la konstruaĵo simpla, kaj trafiko varia." Li diris, ke post 30-jara disvolvo de ekonomio, japanoj pli kaj pli konsciis, ke en la procezo de urbanizado, oni devas prizorgi medioprotektadon krom senĉesaj inciciato kaj progreso. Tial, en la Aichi-a Monda Ekspozicio en 2005 oni difinis la ĉeftemon "saĝo de la naturo".

 

    Noriyoshi Ehara opinias, ke ekonomia disvolvo estas grava por lando, sed se ne ekzistus ekologia medio de natura harmonio, estos ne perfekte eĉ se ekzistos disvolvita ekonomio kaj pinta tekniko. Li diris: "Precipe nun, ekzistas kontakto inter landoj kaj personoj, kaj por krei belan medion kaj konservi tradicion kaj kulturon konformiĝantan al la naturo necesas strebo de ĉiuj landoj."

 

    Li klarigis tion: "Se tiuj problemoj estus solvitaj, ni ankoraŭ devas atenti problemojn pri anima disvolvo kaj koncepto de homoj. Ĉar homo havas finan decid-rajton de agado, se ŝoforo direktas mediprotektan aŭton arbitre kaj impertinente, la urba disvolvo same alfrontas problemojn." Li diris, ke tiu ĉi ekzemplo eble estas ekstrema iomete, sed ĝi pruvas ke en la procezo de urbanizado, la homa spirito devas sekvi la paŝojn de la socia progreso.

 

    En la Japana Pavilono de ŜME, oni povas ne nur vidi roboton ludantan violonon, plankon produktantan elektron ktp, sed ankaŭ ĝui scenejan teatraĵon pri niponio kombinantan japanan tradician muzikon kun ĉina kunĉju-opero. Tio bone montris la ĉeftemon de la Japana Pavilono -- harmonio inter homoj kaj tenkologio.

 

    Noriyoshi Ehara diris, ke la teknikoj ekspoziciitaj en la Japana Pavilono ankoraŭ ne estas uzita en ordinala vivo. Sed kun progreso kaj plibonigo de scienco kaj tekniko, en la venontaj 3 aŭ 5 jaroj, tiuj teknikoj eniros en popolan vivon, kaj alportos grandan oportunecon kaj facilecon al la homa vivo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua

 
 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng