2010-06-23 de XU ZHEN
 Laboranto de la Portugala Pavilono elmontras donacon al feliĉa vizitanto. |
|
La feliĉa vizitanto ricevas la sportĉemizon. |
Posttagmeze de la 20-a de junio, venis al la Portugala Pavilono la 888888-a vizitanto de ŜME, kaj oni speciale donacis al li sportĉemizon kun subskribo de fama portugala futbala stelo Cristiano Ronaldo.
Tiu ĉi feliĉa junulo venis el la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Li estis tre ĝoja pro la donaco kaj diris: "Mi ŝatas rigardi matĉon de portugala piedpilka teamo, kaj ankaŭ ŝatas rigardi ludadon de Cristiano Ronaldo. Mi tre ŝatas tiun sportĉemizon."
Respondeculo de la Portugala Pavilono diris, ke 8 estas feliĉa cifero, do oni elektis la 888888-an vizitanton kiel feliĉan vizitanton.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua
|