La 22-an de junio malfermiĝis la 8a ĉina internacia foiro pri softvaroj kaj inform-servoj en la placo Monda Panoramo en la urbo Dalian, Liaoning-provinco. La foiro kun la temo "softvaroj kreas verdan kreskadon" kovras 30 mil kvadratajn metrojn kaj altiris ĉirkaǔ 800 entreprenojn.