2010-06-24
 Wang Chen interparolas kun Sheikha Mai Bint Mohammed Al Khalifa. |
|
 Donaco-interŝanĝo |
La 22-an de junio Wang Chen, ministro de la informa oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, intervidiĝis en Pekino kun Sheikha Mai Bint Mohammed Al Khalifa, barejna ministro pri informo kaj kulturo. Ili interŝanĝis opiniojn pri serioza plenumo de komuna kono atingita en la Ĉina-Barejna Forumo pri Informa Kunlaboro, pri plua antaŭenpuŝo de duflanka kunlaboro en informado, plifortigo de interfluo kaj kunĝuo inter amaskomunikiloj de la du landoj, plifortigo de intervizitado kaj trejnado de dulandaj raportistoj kaj pri disvolvo de kunlaboro inter amaskomunikiloj per modernaj telekomunikaj teknologioj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|