2010-06-24
La 18-an de junio Dandong-a Esperanto-Asocio (DEA) partoprenis en la "Scienc-populariga Semajno en Dandong, Liaoning-provinco". En la pasintaj ok jaroj ĉiujare okazis la Semajno. Kaj DEA ĉiuokaze partoprenis ĝin en la pasintaj ok jaroj por disvastigi Esperanton en tiu regiono.
En ĉijara aktivado DEA konigis al vizitantoj bazajn sciojn pri Esperanto kaj kuraĝigis ilin partopreni en la Sesa Orient-nord-Ĉina Kongreso de Esperanto okazonta fine de aŭgusto en la urbo. Sub ilia influo 8 vizitantoj aliĝis al la asocio kaj la okazonta kongreso.
el retejo de Dandong
Redaktorino: Chen Ji |