Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
En Nanxun-urbeto kun ora kaj arĝenta medaloj
2010-06-25

de WANG HENG

 

 
En la ŝipo kun loka karakterizaĵo
 


Prezentado de papertranĉaĵo

 


Farado de tuĉpenikoj  

 


Ĝoja akiro de donacaĵo farita de popola artisto 

 


Spertado de antikva tekniko de libro-presado  

 

    En la unua Monda Ekspozicio okazinta en 1851 en Londono, al Yung Kee Silko el Ĉinio estis aljuĝitaj la ora kaj arĝenta medaloj. Tiu silko estas produktita en Nanxun-urbeto, Zhejiang-provinco, proksima al Ŝanhajo. La 22-an de junio, por plibone koni Nanxun-urbeton, koncerna institucio de Ŝanhaja Monda Ekspozicio okazigis vizitan aktivadon, ĝin ĉeestis 16 laborantoj el landaj pavilonoj, inkluzive de ĝeneralaj direktoroj de kelkaj plejbonvenaj pavilonoj.

 

    Nanxun-urbeto havas ne nur karakterizaĵon de abundourbeto de riveroj kaj lagoj -- kvieta kaj pitoreska, sed ankaŭ karakterizaĵon de granda familio en la sudo de Jangzi-rivero -- impona kaj malkaŝa. Pro la unuaj ora kaj arĝenta medaloj akiritaj de Yung Kee Silko en Londona Monda Ekspozicio, la bela urbeto Nanxun fariĝis unua ruĝa linio liginta Ĉinion kaj Mondan Ekspozicion, kaj de tiam inter Nanxun-urbeto kaj Monda Ekspozicio estiĝis nedisigebla ligiteco.

 

    Atinginte Nanxun-urbeton, la ĝeneralaj direktoroj tuj vizitis sidejon de silko per ŝipetoj kun lokaj karakterizaĵoj. En la pasinteco, la sidejo de silko estas Diskuta Oficejo pri Nanxun-a Silko, kiu ĉefe respondecis kolekti impostojn kaj protekti la interesojn de la silk-komercistoj. Eble, el la simpla ĉambrego kun antikva stilo kaj altegaj arboj, la ĝeneralaj direktoroj povas trovi postesignojn de Yung Kee Silko. La direktoroj miris pri produkta tekniko de robo kun brodita drako (portata de imperiestro), kiu estis farita en Qing-dinastio kaj estas pendata sur la muro, tiel multaj el ili fotis ĝin.

 

    Poste, la ĝeneralaj direktoroj vizitis malnovajn domojn kaj librotenejon, ankaŭ vidis prezentadon pri antikva geedziĝa ceremonio, antikvan teknikon de libro-presado kaj ĉirkaŭrigardis kelkajn privatajn ĝardenojn kun ĉinaj kaj okcidentaj stiloj. Vagante en la longa koridoro ĉe rivero, la ĝeneralaj direktoroj alte taksis Nanxun-urbeton plenan de ĉinaj elementoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua

 
 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng