Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Israela semajnfno fariĝis kongreso
2010-06-25

Grupa foto de la Israela Kongreso dum ekskurso al la krucmilita fortikaĵo "Kalat Nimrod".  

 

   Partopreninte Israelan Esperanto-semajnfnon en oktobro 2009 Renato Corseti skribis (Esperanto, januaro 2010): "Israelanoj tre modeste nomas sian aŭtunan aranĝon KIES, Komuna Israela Esperanto-Semajnfino. Fakte temas pri speco de landa kongreso, kiun partoprenas esperantistaj aktivuloj el ĉiuj partoj de la lando".

 

    Sekve oni decidis ŝanĝi la nomon, kaj ankaŭ la sezonon. La ĉi-jara tutlanda semajnfino okazis en majo, unuafoje sub la nomo "Israela Kongreso", sed efektive temis pri la 11-a tutlanda semajnfina renkontiĝo. Gastigis ĝin la norda urbeto Kacrin, kaj partoprenis en ĝi 30 personoj, inkluzive eksterlandajn esperantistojn (el Germanio).

 

    La nombro de la partoprenantoj estis signife malpli granda kompare kun la pasintjara KIES en Pac-Oazo, tre verŝajne pro la pli granda distanco el la centro de la lando. Same kiel pasintjare oni disdonis program-libreton (modesta speco de "Kongres-Libro"). La kleriga programo inkluzivis prelegon kun lumbildoj pri Kubo kaj prelegojn pri la ĉeftemo: "Humuro" de J. Shemer pri juda humuro, kaj de A. Kerbel pri rusa humuro.

 

    Okazis tuttagaj kaj duontagaj ekskursoj al diversaj interesaj lokoj en Kacrin (ekz. ĝia antikva sinagogo) kaj al la bela natura ĉirkaŭaĵo, kiel la bazalta akvoriĉa kanjono "Zavitan", la natura rezervejo kaj antikva juda fortikaĵo "Gamla" kaj la nova pendanta ponto sur la jordana fonto "Banjas". La vespera distra parto inkluzivis sociajn lingvajn ludojn por komencantoj kaj progresantoj, aktivigon per kartoj, ventro-dancadon kaj kvizon.

 

    Partoprenis pluraj gejunuloj de la Israela junulara sekcio "JELI" kaj unuafoje estis planita aparta junulara programo. La Kongreson organizis Nava Cinori kaj Amri Wandel. Fotoj videblas ĉe http://picasaweb.google.com/Amri.nivut/KIES11IK2010#.

 

    Por la eksterlandaj partoprenantoj oni organizis specialan antaŭkongresan sestagan ekskurson al Jerusalemo, la Morta Maro, Negev (suda dezerta regiono de Israelo), la Ruĝa Maro kaj Jordanio (i.a. la nabateaj temploj de Petra, Unesko-heredaĵo kaj unu el la sep mirakloj de la mondo), kaj dutagan postkongresan ekskurson en Galileo (i.a. Nazareto, Haifo, Akko). La "eksterlandan" programon ĉeestis ankaŭ israelaj esperantistoj. Por la venontjara kongreso (planita por marto 2011) eblos informiĝi kaj aliĝi jam en Havano, sed ankaŭ rete kaj en la Internacia Festivalo jarfne.

 

(Amri Wandel)

el Esperanto

Redaktorino: Chen Ji

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng