2010-06-28
La 27-an de junio la 4-a Pintkunveno de Gvidantoj de G 20 okazis en Toronto de Kanado. Ĉina prezidanto Hu Jintao ĉeestis la pintkunvenon kaj faris parolon sub la titolo "Kune penadu por krei estontecon".
La pintkunveno estas la unua kunveno post difino de la pintkunveno de G 20 kiel ĉefa forumo pri monda ekonomio en Pitsburgo pasintjare. La pintkunveno estas okazigita en la fono de ekreleviĝo de la monda ekonomio. Dum la pintkunveno gvidantoj de G 20 esploros rimedojn pri kunlaboro por trakti defion alfrontatan de la monda ekonomio.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|