Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Raportistoj vizitis la ĝardenon de ŜME je ĉ. 80 000 hom-fojoj.
2010-06-28

de Zong Chenliang

 

 La raportistino el la Ĉina Popola Radio en la ĝardeno intervjuas la vizitanton.

 

    17-an de junio oni informiĝis de la Informa Centro de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, ke ĝis la 12-a de junio la centro totale disdonis registritajn kartojn al 11 479 raportistoj, inter kiuj 458 venis el Hongkongo, Makao kaj Taiwan.

 

    Song Chao, direktoro de la Informa Centro de ŜME, diris, ke depost la malfermiĝo de la ĝardeno en la 27-a de aprilo, raportistoj ĉinaj kaj eksterlandaj vizitis la ĝardenon de ŜME totale je ĉ. 80 000 hom-fojoj, kaj en la 1-a kaj 2-a de majo la nombro aparte kun 6 737 kaj 6 490 homofojoj atingis sian kulminon de la vizitantaj raportistoj. Nun ĉiutage la nombro de raportistoj en la ĝardeno estas inter 900 kaj 1800 hom-fojoj.

 

    Inter la 11 500 raportistoj al la ĝardeno, 9 577 venis el ĉefteraj amaskomunikiloj de Ĉinio kaj 1 444 el tiuj de eksterlandoj. Krome venis al la ĝardeno ankaŭ 400 eksterlandaj raportistoj kiel delegitoj de siaj landoj por reporteri rilatajn pavilonajn tagojn.

 

    “En la lastaj du monatoj la Informa Centro kolektis opiniojn kaj proponojn de diversaj flankoj por plibonigi sian servon,” diris Song. Pri la sekvanta laboro, li daŭrigis, ke en la venontaj tagoj la Informa Centro fortigos la laborojn en intervj-abonado por amaskomunikiloj, plibonigos servadon de la Internacia Brodkasto-televida Centro por la aliĝintaj organizoj de ŜME, kaj intensigos interkomunikadon kun la informaj oficistoj de tiuj organizoj.

 

    Depost la malfermiĝo de ŜME la Internacia Brodkasto-televida Centro de la Informa Centro, kun pli ol 92-ĥora rekta dissendo inkluzive de la malfermaj ceremonioj de la ekspozicio kaj de la ĝardeno de ŜME, liveris teknikojn kaj servojn por rekta brodkastado al preskaŭ 50 eksteraj amaskomunikiloj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Chen Ji

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng