Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Tago de la Franca Pavilono
2010-06-28


Floroj sin malfermantaj en la pavilono 

 


Ludanta Orkestro Les Bundy el Francio

 


Dancantaj robotoj 

 

    Francio estas la lando, kiu plej frue konfirmis sian aliĝon al SME, kaj la 21-an de junio la franca pavilono okazigis la Pavilonan Tagon. Post la malfermiĝo de la ekspozicio, la Franca Pavilono, ŝatata de vizitantoj, per siaj brilaj ekspoziciaĵoj fariĝis unu el la "ŝtelaj pavilonoj" en la ĝardeno.

 

    Bernard Accoyer, prezidanto de franca parlamento en la ceremonio de la Tago de la Franca Pavilono diris, ke Francio okupas specialan lokon en la historio de la monda ekspozicio, kaj Parizo estas unu el la plej fruaj gastigantaj urboj de la ekspozicio, kiu kun idealisma spirito transigas valorokoncepton kaj ideon por sekvi la pli noblajn celojn. En ĉijara Franca Pavilono oni povas koni la brilan kulturon pri la franca historio kaj vidi la nuntempan kreivan Francion progresantan.

 

    Bernard Accoyer diris: "Hodiaŭ Ĉinio malfermis sian pordon al la mondo por sekvi la pacon kaj egalecon, kaj serĉi la enstontecon medio-protektan kaj pli belan. Kaj li esperas, ke per la Ŝanhaja Monda Ekspozicio Francio transigos siajn profundan amikecon, konstantajn subtenon kaj konfidon al Ĉinio."

 

    Por festi la Tagon de la Franca Pavilono oni okazigis Muzikan Tagon en la pavilono kaj sur la Eŭropa Placo en la ĝardeno kun pli ol 10 prezentoj inkluzive de grupa danco de robotoj, kaj prezentoj de diversaj francaj muzikaj grupoj kaj artistoj.

 

    La de fama desegnisto Jacques Ferrier desegnita Franca Pavilono kun temo "Percepta Urbo" estas en formo de franc-stila ĝardeno sur akvo, vizitantoj ne nur povas rigardi la sep francajn trezorojn el la Muzeo Odiseo kaj gustumi francajn manĝaĵojn tie, sed ankaŭ povas persone sperti la avangardajn scienc-teknikojn de la lando.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Chen Ji

 

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng