2010-06-29 Mi decidis organizi "Societon por parkere kanti la himnon Espero".
Dum longa tempo mi mem ne povis parkere kanti la himnon "Espero". Tio estas tre hontinda afero por esperantistoj, precipe por estraranoj de landaj asocioj kaj por veteranaj esperantistoj. Ni ne dependu de la kongreslibro, kiam ni kantas la himnon en la Inaǔguro kaj la Fermo. Ni kantu kun nia vizaĝo rekte direktita al la verda standardo. Kiam ni povos kanti la himnon parkere, ni povos havi pli da memfido pri nia Esperanto-kapablo. Ni povos senti, ke ni eniras en pli altan nivelon. Kongresoj estos pli viglaj kun laǔtaj voĉoj. Parkeraj kantadoj certe progresigos la movadon.
Nia organizo estu jene:
1. Estraro: (provizore) HORI Jasuo, HOŜIDA Acuŝi, TAHIRA Masako (ĉiuj estas japanoj) Poste ĉiuj landoj havu sian propran estraron.
2. Eldono de atestiloj
A - Ni, tri estraranoj, ekzamenos kandidatojn. Kiam ni konstatas, ke tiuj povas parkere kanti la himnon, ni donas al ili atestilon pri tio.
B. - Tiuj sukcesintoj havas rajton ekzameni aliajn kandidatojn, kaj kiam tiuj sukcesos, laǔ iliaj rekomendoj la Societo donas al tiuj novaj sukcesintoj la atestilon. Tiamaniere ni plimultigos la sukcesintojn.
C. - Se eblos, ni havos kunsidojn en diversaj kongresoj kaj seminarioj.
Ni atendas vian helpon kaj partoprenon en tiu projekto.
HORI Jasuo (s-ro)
hori-zonto@water.sannet.ne.jp
10-27 Simosinden Maebasi Gunma 371-0822 Japanio
(el Ret-Info)
Redaktoro: Liu Zijia |