Inaŭguriĝis Arta Festivalo de Rokpentraĵoj de Helan-Montaro
2010-06-29
La 27-an de junio, inaŭguriĝis en la Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono la 3-a Arta Festivalo de Rokpentraĵoj de Helan-Montaro kaj la Internacia Simpozio pri Rokpentraĵoj. La ĉeftemo de la aktivado estas "antikvaj rokpentraĵoj kaj nova modo". Dum la festivalo oni okazigos seriojn da aktivadoj, inkluzive de ekspozicio de rokpentraĵoj, studo pri riparado de rokpentraĵoj, ekspozicio de fotoj pri scienca esplorado pri kultura mistero ktp.