Monda Volejbala Turniro de Mezlernejanoj inaŭguriĝis en Baotou, Ĉinio
2010-06-29
La 27-an de junio inaŭguriĝis en la Sporta Centro en Baotou de la Interna Mongolio, Ĉinio, la Monda Volejbala Turniro de Mezlernejanoj, 2010, en kiu partoprenis 43 teamoj viraj kaj virinaj el 23 landoj.
La Monda Volejbala Turniro de Mezlernejanoj, okazanta en ĉiu dua jaro, estas la plej alt-nivela vojejbala konkurso de mezlernejanoj en la mondo. Ĉi-jare azia lando unuafoje okazigis tian konkurson.