2010-06-29 Varbas simbolan markon por Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio en 2011.
Ni okazigos Korean Kongreson kaj Japanan Kongreson kune en Busano (Koreio) en oktobro 2011.
Ĝia komuna temo ankoraŭ ne fiksiĝis, sed proponata por profundigi interamikiĝon de koreaj kaj japanaj esperantistoj, interalie "Esperanta amikeco kaj interkompreniĝo trans la maro".
Nun ni varbas simbolan markon de la komuna kongreso, kiu simbolas valoron de la komuna okazigo. Bonvenas via originala desegnaĵo el la mondo, inkluzive Koreion kaj Japanion. Ni petas vian reagon.
[Premio] La elektito estos invitata al la komuna kongreso sen partoprena kotizo.
[Elektos]Korea-japanaj komunaj komisiitoj (TEKO-anoj krom la sekretario).
La komisiitoj elektos sensciinte kiuj desegnis.
[Detale]
- Formo: Cirklo aŭ kvadrato. Kolorigita. Komputila grafikaĵo (grandeco: 400 x 400) aŭ paper-formo (grandeco: 10cm x 10cm).
- Necesas inkluzivi jenajn 3 frazojn:
1. Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio
2. Busano
3. 7-9 de oktobro 2011
- Limdato: 28-a de februaro 2010
- Bv. sendu al: NAKAMURA Daishin
Rete: dsn@k2.dion.ne.jp
Aŭ poŝte: ĉe Japana Esperanto-Instituto, JP-162-0042, Wasedamati 12-3, Sinzyuku-ku, Tokio, Japanio.
- Referenco:
Bonvenas via unika desegnaĵo, kiu simbolas valoron de la komuna okazigo.
Jen estas nur por referenco al kelkaj markoj de pasintaj kongresoj:
JEK 2009 (http://www.jei.or.jp/evento/2009-10_jek96/jek96esp.htm)
UK 2007 (http://www.jei.or.jp/evento/2007-08_uk92/espe/gheneralo.htm)
Se vi havas demandon, kontaktu retpoŝte la sekretarion, NAKAMURA Daishin (dsn @k2.dion.ne.jp).
Tegmenta Komisiono por la Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio en 2011 (TEKO)
Pliaj informoj ĉe:
NAKAMURA Daishin, Japana Esperanto-Instituto, JP-162-0042, Wasedamati 12-3, Sinzyuku-ku, Tokio, Japanio.
Retpoŝto: dsn@k2.dion.ne.jp
(el http://esperanto.jp/jek10n/eo.html)
Redaktoro: Li Jianhua |