Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Impresoj de tri ĉinaj knabinoj pri la Komuna Pavilono de Afriko
2010-06-29

de HE JUNCHANG

 


En la Komuna Pavilono de Afriko 

 


Zhang Jing estas allogita de koloraj lignaj muroj en la Benina Pavilono de la Komuna Pavilono de Afriko.

 


Lu Jingyi (maldekstre), Chen Shuhong (meze) kaj Zhang Jing ĉe pajla dometo en la Lesota Pavilono

 


Admirindaj lignoskulptaĵoj

 


Stampado de ŜME-pasporto

 


Antaŭ "ridantaj vizaĝoj de Afriko" 

 


Modelo pri antikvaj loĝdomoj en la pavilono 

 


Ĝojo pro vizito al la granda fendovalo de la orienta Afriko en la pavilono 

 


Komuna Pavilono de Afriko en nokto

 

    "Estas neatendite, ke Afriko estas tiel bela. Ĵus veninte al la Komuna Pavilono de Afriko mi estis ravita de ĝia beleco. La eksteraj muroj de la pavilono estas en koloroj de purpura al oranĝa. Antaŭ la pavilono staras afrika akacio verda kaj prospera. Sur la horizonto malrapide iradas elefantoj, ĝirafoj, rinoceroj kaj aliaj sovaĝaj bestoj de Afriko. La tegmentoj rondaj aŭ pintaj ŝajne rakontas historion pri Afriko…"

 

    "En mia imago Afriko estas postiĝinta, varmega, kie furiozas epidemioj. Hodiaŭ mi vidis belan Afrikon tute malsaman ol en mia imago," diris Lu Jingyi.

 

    "Antaŭe ni havis antaŭjuĝon pri Afriko, nun ni devas forpreni okulvitrojn kun koloroj por koni rapide disvolviĝantan Afrikon," diris Chen Shuhong kaj Zhang Jing.

 

    La 20-an de majo, tri ĉinaj knabinoj tiel babilis sub tegmentorando de la pajla dometo en la Lesota Pavilono. Ili estas lernantinoj de la Jiangsu-a Fremdlingva Lernejo. Ili kune kun siaj pli ol 30 samklasanoj venis al la ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio por vizitado kaj lernado.

 

    Krom belaj naturaj aspektoj la tri knabinoj konis ankaŭ konstruadon de urboj en afrikaj landoj. En la ekspona halo "Pulso de urboj" en la Niĝera Pavilono oni povas koni urbajn formojn, riĉfontojn, loĝantojn kaj ilian procezon de urbanizo. En la eksponejo de "Kulturaj trezoroj" la blua totemo sur blankaj muroj kaj valoraj historiaj objektoj kaj delikataj metiartaĵoj atestis la 6000-jaran civilizacian historion de Niĝero. En la eksponejo "Signo de antikvaj urboj" de la Maŭricia Pavilono estas montrataj du urboj en malsamaj formoj: antikva urbo sur dezerto Chinguetti kaj moderna urbo Nuakŝoto.

 

    Ankaŭ afrikaj kantoj kaj dancoj estas bela pejzaĝo en la pavilono. "La prezentado kun originaj gustoj estas tre bona, vestoj kaj ornamoj de prezentantoj estas tre belaj," tiel taksis Chen Shuhong.

 

    En la bruo de burundaj tamburoj la knabinoj eliris el la Komuna Pavilono de Afriko. Adiaŭante min ili diris: "Ni revenos denove."

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng