Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Esperanto-strato en Moutiers-les-Mauxfaits
2010-06-30

 

    Tri stratŝildoj "Rue de l' Espéranto" estas finfine instalitaj en "Hameau du Bois" (Vilaĝeto de la arbaro, kiu konsistigas novan parton el la komunumo Moutiers-les-Mauxfaits), kie estas nur unu cirkla vojo 585 metrojn-longa (cirkla laŭ la maniero de la metrolinio "Circle Line", en Londono, ne ronda -- ĉu la sola kazo en la mondo?).

 

    Ne estas decido ĝis nun pri oficiala inaŭguro -- verŝajne venontan jaron, fine de junio, okaze de jara pikniko(?)... Kaj ne ĉio estas finaranĝita: restas ankoraŭ multe da laboro farenda por la pejzaĝistoj kaj posedantoj de la ĝardeno (ĉiuj), parto el la vojo ne estas makadamita... Ne ĉiuj antaŭviditaj 50 domoj estas konstruitaj. Restas eĉ unu terpeco ankoraŭ ne vendita -- se tio interesas vin: n° 43).

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng