2010-06-30
Dato: de la 9-a (sabate) ĝis la 11-a (lunde, nacia festotago) de oktobro 2010
Kongresejo: Nagasaki Brick Hall, la urbo Nagasako
Kongresa Temo: Esperanto ŝanĝas la mondon, ankaŭ vin!
Dokumentoj: La Unua Informilo (PDF-dosiero, 520kB)
La Dua Informilo (PDF-dosiero, 800kB)
Japanio kaj Nederlando: Estis interfluo en ambaŭ landoj el la julia numero en 2008 de "La Revuo Orienta", PDF-dosiero, 4.2MB)
Organizas: Nagasaki Esperanto-societo
Japana Esperanto-Instituto
Konstanta Kongresa Komitato por Japanaj kongresoj
En 1902 Alphonse MISTLER, kiu venis el Francio al Nagasako, prezentis Esperanton unuafoje en Japanio. Se li ne farus ĝin, la japana Esperanto-movado ŝanĝiĝus kompare kun la ĝisnuna historio; nia movado eble pli malfrue disvolviĝus. Tial ni, japanaj esperantistoj, devas danki lin. Ja, Nagasako estas la patrina urbo de japanaj esperantistoj.
Kaj la urbo Nagasako estis konstruita sub la influo de eŭropaj kristanoj en la 16-a jarcento. Tial multaj japanaj kaj eŭropaj kristanoj loĝis en Nagasako. Sed en la epoko Edo (1603-1868) kredo je kristanismo estis malpermesata. Sed multaj kristanoj en Nagasako ne forĵetis sian kredon. Tial kristanoj estis persekutataj de la reganto. En 1873, kiam la kredo je kristanismo estis denove permesata post longa malpermeso, multaj sin kaŝintaj kristanoj reaperis. Tial multaj kristanaj preĝejoj troviĝas en Nagasako.
Kaj ‘Deĵima’, artefarita insuleto en Nagasako troviĝis kiel nur unu fenestro por aliaj landoj en la epoko Edo. Nur nederlandanoj kaj ĉinoj estis permesataj por komerci kun japanoj. Novaj aferoj, kiel moderna medicino, estis enkondukitaj tra Deĵima. Kaj multaj japanaj junaj eminentuloj, inkluzive de SAKAMOTO Ryoma (1836-1867), venis al Nagasako por gajni novajn informojn pri la mondo en la epoko Edo. Do, tial Nagasako estas ja historia urbo.
Kaj en Nagasako troviĝas multaj bongustaj manĝaĵoj, kiel ‘Ĉanpon’ (nudelo), ‘Ŝippoku’(luksa manĝaĵo por regali), ‘Kastera’ (spongo-kuko) kaj aliaj. Kiam vi venos al Nagasako, vi povos manĝi ilin.
La kongresa temo estas "Esperanto ŝanĝas la mondon, ankaŭ vin !"
Do, vi venu al Nagasako, kaj vi ŝanĝu vin al bela kaj vigla esperantisto per Esperanto !
Japanaj esperantistoj! Bonvolu veni al via patrina urbo Nagasako kaj ĝuu Nagasakon!
Koreaj esperantistoj! Bonvolu veni al Nagasako por la venonta Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio en 2011 kaj ĝuu Nagasakon!
Kaj aliaj tutmondaj esperantistoj! Bonvolu veni al bela, paca, internacia kaj interesa urbo Nagasako kaj ĝuu Nagasakon!
Ni bonvenigos vin !
Koran antaŭdankon!
(el http://esperanto.jp/jek10n/eo.html)
Redaktoro: Li Jianhua |