2010-06-30
|
Antaŭ ekveturo |
La 29-an de junio pli ol 600 hongkong-aj gejunuloj ekveturis de la fervoja stacidomo Hongkan de Hongkong kaj komencis 6-tagan vojaĝon al la Ŝanhaja Monda Ekspozicio. La vojaĝo estas aranĝita de la Hongkong-a Junulara Asocio helpe de la Ŝanhaja Junulara Federacio. Per la vojaĝo pli ol 100 junaj volontuloj kaj 500 supermezlernejanoj el 270 lernejoj de Hongkong konos plej novajn atingojn ĉinajn kaj alilandajn en scienc-teknikoj kaj kulturoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|