2010-06-30
Fondita en 1970 fare de Catherine kaj William Shulze ĉe la Ŝtata Universitato de San Francisco, la trisemajna studoprogramo NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto ĉe UCSD (Universitato de Kalifornio -- San Diego) okazas por la 41-a fojo, de la 27-a de junio ĝis la 17-a de julio 2010.
Detaloj pri tiu fama studprogramo estas troveblaj ĉe: http://esperanto.org/nask/.
Historio
NASK estas trisemajna studprogramo, kiu emfazas aktivan uzadon de Esperanto en interkulturaj komunikado, kompreno kaj kunlaboro. La kursaron fondis Catherine kaj William Schulze en 1970 ĉe Sanfranciska Ŝtata Universitato (SFŜU), por pretigi instruistojn kaj plibonigi la lingvonivelon de usonaj esperantistoj.
Depost tiam pli ol 2 mil studantoj el diversaj landoj jam venis al NASK por profiti gvidadon de vere internacia grupo de eminentaj instruistoj. En 1994 la urbestro de Sanfrancisko faris oficialan proklamon, kiu laŭdis la grandan laboron de Cathy Schulze kaj priskribis la kursaron kiel modelon de altkvalita fremdlingva instruado.
En 2001 NASK translokiĝis -- unue al la Universitato de Sanfrancisko, kaj poste al la Altlernejo por Internacia Trejnado en Vermonto. Ĝi translokiĝis reen al la okcidenta marbordo en 2007, ĉi-foje al la bela apudmara Universitato de Kalifornio ĉe Sandiego (UCSD), kie partoprenantoj profitas ne nur de la rimedoj de mondfama altlernejo, sed ankaŭ de spertaj esperantistoj en la universitata fakultato kaj ĉirkaŭa komunumo.
La instrumetodo ĉe NASK estas duflanka:
Kursoj
Kursoj daŭras po tri horoj tage. Ilin estros d-ro Grant Goodall, direktoro de la lingva fako de la universitato. Ĉiu kurso estas oficiala, poentodona oferto de la Universitato de Kalifornio, kaj tial laŭ la usona sistemo oni gajnos kvin oficialajn kreditojn, transigeblajn al aliaj altlernejoj kaj uzeblajn por diploma studprogramo ĉe aliaj altlernejoj.
Kursofertoj varias ĉiujare, depende de studentaj bezonoj kaj instruistaj preferoj. Por ekscii detale pri aktualaj ofertoj, vidu la pagon por la tuj venonta kursaro.
Eksterkursaj programoj
Tamen NASK estas ne nur kursoj, sed ankaŭ vesperaj kaj semajnfinaj programoj. Lernantoj havas multajn okazojn distriĝi kaj neformale esplori diversajn aspektojn de la lingvo kaj kulturo.
Oni rajtas elekti inter ludoj, kantoj, prelegoj, lumbildaj prezentaĵoj, poeziaj vesperoj, interkulturaj diskutoj, piknikoj -- aŭ proponi proprajn ideojn. Ni ankaŭ faras ekskursojn al ĉirkaŭaj vidindaĵoj: la universitato situas en paradiza apudmara regiono kun belegaj plaĝoj, vigla urbocentro, muzeoj, parkoj, butikoj ktp.
Por pli bone ekscii, kiajn spertojn oni kutime ĝuas ĉe NASK, nepre kontrolu la arĥivojn de nia kursa tagĵurnalo, La NASK-a Fasko, kaj kelkaj komentoj de partoprenintoj.
(Kontribuo de Henri Masson el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua
|