Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaǔguriĝis la 6-a Azia Kongreso de Esperanto
2010-06-30

Teksto de WANG LIHUA

 

 

    Je la 10-a de la 20-a de junio, la 6-a Azia Kongreso de Esperanto kun la temo “Azia harmoniiĝo per Esperanto” solene inaǔguriĝis en Ulanbatoro, ĉefurbo de Mongolio, kun partopreno de pli ol 260 kongresanoj el pli ol 30 landoj ne nur de Azio, sed ankaǔ de aliaj kontinentoj, kiaj Aǔstralio, Belgio, Danio, Francio, Germanio, Hispanio, Italio, Kroatio, Nederlando, Pollando, Portugalio, Rusio, Svislando, Usono ktp... Jen, la azia kongreso de Esperanto iĝis la universala.

 

    KAEM-prezidanto Lee Jung-Kee prezidis la malferman ceremonion, kaj la kongreso solene inaŭguriĝis en kantado de la Esperanta himno “La Espero”. La kongreson salutis unue LKK-prezidanto Chimedtseren Enkhee kaj KAEM-prezidanto Lee Jung-Kee. La lasta speciale adresis dankemon al la mongola esperantistaro el nur kelkdek personoj, kiuj plenforte kaj harmonie preparis la kongreson, por ke la kongresanoj ĝuu la kongreson de Esperanto. Sekvis voĉlegadoj de la salutmesaĝoj adresitaj de Sukhbaatar Batbold, ĉefministro de Mongolio, de Probal Dasgupta, UEA-prezidanto, de Renato Corsetti, eksa prezidanto de UEA… la kongreson salutis ankaǔ landaj asocioj ĉina, japana, korea, vjetnama, nepala, israela, filipina… kaj ankaǔ tiuj de la supre menciitaj landoj alikontinentaj.

 

    S-ro Jiang Limin, vicdirektoro de la Oficejo de la Ĉina Esperanto-Ligo, salutis la kongreson je la nomo de la ĉina esperantistaro kaj ĈEL. Li diris, ke la kongreso liveras al la kongresanoj, precipe al komencantoj, grandan ŝancon por praktiki Esperanton en freŝa kaj aparta medio de Mongolio.

 

    Japana samideano Hori Jasuo, estrarano de UEA kaj tiu de JEI, faris prelegon pri la kongresa temo. Li retrorigardis la historion de KAEM kaj emfazis la kongresan temon, por ke ĉiuj kongresanoj bone memoru “Azia harmoniĝo per Esperanto”. Lia prelego pri la kongresa temo havas 4 konkludojn: “Esperanto dependas de paco”, “Esperanto dependas de homeca vivo”, “La progreso multe dependas de interreto” kaj “Ni dependas de la unika karaktero de Esperanto”.

 

    Li metis punkton de sia prelego per “Nun venis tempo por harmoniiĝo surbaze de ‘paco, stabileco kaj disvolviĝo’, surbaze de ‘interkompreniĝado’ en ‘multlingva Azio’. Realigon de tiu temo ‘harmoniiĝo’ nur esperantistoj povas fari. La rolo de Esperanto kaj la rolo de esperantistoj estas vere gravaj. Konsciante tiun gravecon, ni lernu, amikiĝu, laboru dum la kongreso por la monda kaj azia harmoniĝo.”

 

    E-asocioj de Italio kaj Rusio donacis librojn al LKK, kaj LKK prezentis al la kongreso artan programeron en tipa trajto de Mongolio.

 

    En la kongresaj tagoj, la kongresanoj ĝuis la Esperantan etoson, diversajn programerojn kaj ankaŭ belecon de la kongresa lando Mongolio.

 

 

   

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng