2010-06-30
|
Transdonado de la mesaĝo de la ĉefministro de Mongolio al la kongreso |
Sukhbaatar Batbold, ĉefministro de Mongolio, sendis salutmesaĝon al la 6-a Azia Kongreso de Esperanto, sincere salutas la kongresanojn kaj varme bonvenigas ilin al Mongolio. Sube legiĝas lia tuta mesaĝo.
Estimataj kongresanoj,
Okaze de la 6-a Azia Kongreso de Esperanto en Ulanbatoro, je la nomo de mongolia registaro kaj persone mi sincere salutas vin kaj varme bonvenigas vin al Mongolio.
Mi jam informiĝis,ke via kongreso celas azian harmoniiĝon per Esperanto. Azio estas la kontinento ekonomie pliprosperiĝanta kaj plifortiĝanta laŭ sia politika influo. Azio estas regiono de diversaj civilizacioj, religioj kaj kulturoj kun riĉaj tradicioj. Tial ni, ĉiuj etnoj kaj nacioj de nia kontinento arde dezirus pacaman kaj harmonian kunvivadon interkompreniĝante unu la aliajn. Jam tempas!
Vere jam venis tempo celi kaj kuraĝe kunmarŝi por reala azia harmoniiĝo kaj unuiĝo. Mi multe ĝojas kaj dankas vin pro tio, ke vi kun tiuj noblaj celoj kolektiĝas en mia bela lando havanta riĉan historian kaj brilan estonton.
Mi bondeziras, ke plene realiĝu viaj noblaj revoj! En la globalisma epoko progresigante siajn gepatrajn lingvojn kaj kulturojn pere de Esperanto ni eterne amikiĝu!
Grandan sukceson kaj abundan rikolton!
Sukhbaatar Batbold, Ĉefministro de Mongolio
(Redaktoro: Wang Lihua)
|